Malojopasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malojopasejo
Maloja01.jpg
Alteco 1815 m
Geografia situo CH1903: 773570 / 14123446.49.6958333333333Koordinatoj: 46° 24′ N, 9° 42′ O; CH1903: 773570 / 141234
Malojopasejo (Grizono)
DEC
Malojopasejo
Situo de Malojopasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter OrlegnaMeraAddaPado, Inn
Ligas Silvaplano, Chiavenna
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
v  d  r
Information icon.svg

Malojopasejo (itale: Passo del Maloggia; romanĉe: Malögia; germane: Malojapass) estas montpasejo inter la svisa Kantono Grizono kaj la itala Provinco Sondrio. Ĝi estas akvodislimo inter Mediteraneo kaj Nigra Maro.

Malojo en ciferoj[redakti | redakti fonton]

La pasejkulmino situas sur alteco de 1815 m s.m.. La ramplo nordorienta estas praktike ebena, ĝia averaĝa grimpo do 0, dum la averaĝa grimpo de la sukokcidenta ramplo estas 4,6 % kaj ĝia maksimuma deklivo 9 %. De Silvaplana ĝis la pasejkulmino la distanco estas 10,9 km kaj de la pasejkulmino ĝis Chiavenna 32,2 km. La tuta pasejo do havas longecon de 43,1 km.

La vojo de nordoriento al sudokcidento[redakti | redakti fonton]

La pasejvojo komenciĝas en Silvaplano kvin kilometrojn sudokcidento de Sankta Maŭrico en Engadino sur alteco de 1815 m s.m.. La vojo sekvas la riveron Inn je ĝia norda bordo, tiam la Lagon de Silvaplano kaj la Lagon de Sils, kiujn Inn trafluas kaj inter kiuj situas la komunumo Silso en Engadino.

Finfine la vojo atingas la pasejkulminon, sur kiu situas la vilaĝo Malojo, kiu apartenas al la komunumo Stampa. La vojo inter Silvaplana kaj la pasejkulmino estas praktike ebena, ĉar Silvaplana kaj Malojo situas kvazaŭ sur la sama alteco. Norde de la pasejkulmino situas unu el la fontoj de Inn. Sude de la pasejkulmino situas la Forno-Glaĉero, kiu estas la fonto de la rivero Orlegna.

La vojo post la pasejkulmino malsuprengrimpas en multaj kurbiĝoj tra la vilaĝoj Casaccia, Vicosoprano kaj Stampa. En Soglio la vojo pasas la landlimon al Italio por atingi sian finpunkton en la itala urbeto Chiavenna sur alteco de 333 m s.m..

Historio[redakti | redakti fonton]

Malojopasejo

La unua dokumenta mencio de la Malojopasejo datiĝas el la jaro 1244 kiel Malongum. Estas dokumentite en la 2-a jarcento post Kristo, ke jam en la romia epoko oni utiligis la vojon tra Malojopasejo. Pri ĉarramplo kun 30-%-a deklivo trovita en la jaro 1972 en Malojo la esploristoj disputas, ĉu ĝi datiĝas el romia aŭ antaŭromia tempo. Dum almenaŭ dumil jaroj la Malojopasejoj estis unu el la ĉefaj alppasejoj kaj vojoj de Milano al la Engadino kaj poste tra Juliopasejo al Koiro aŭ tra la Innvalo al Tirolo. En la jaro 1648 estas dokumentita gastejo kun vartransŝarĝejo sur la Malojopasejkulmino. En la jaro 1828 estis malfermita la veturebla vojo de Chiavenna al Silvaplano. Ek de 1846 cirkulis poŝtkaleŝoj tra la pasejo. La malfermo de la Berninafervojo en la jaro 1910 kaŭzis grandan malkreskon de la vartransporto tra Malojopasejo. En la jaro 1919 estis malfermita la poŝtaŭtolinio tra la pasejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]