Bözberg-Pasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bötzberg
Bözberg.jpg
Alteco 569 m
Geografia situo CH1903: 652782 / 25916247.4811111111118.1388888888889Koordinatoj: 47° 29′ N, 8° 8′ O; CH1903: 652782 / 259162
Bötzberg (Argovio)
DEC
Bötzberg
Situo de Bötzberg
Lando Svislando
Montaro Ĵuraso
Akvodislimo inter GrabeAro (rivero) kaj WindistelSissleRejno
Ligas Brugg kaj Effingen
Infrastrukturo Pasejvojo, poŝtaŭto, aŭtovojtunelo, fervojtunelo
v  d  r
Information icon.svg

Bözberg estas montpasejo tra la Tavola Ĵuraso en Kantono Argovio en Svislando. Ĝi konektas la Frick-Valon kun Brugg.

Vojo[redakti | redakti fonton]

Profilo de la Bözberg-Pasejvojo

La pasejvojo, kiu estas parto de la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko, komenciĝas norde en la Frick-Valo en Frick sur alteco de 350 m s.m., pasas tra Hornussen, Bözen, Effingen, kaj Gallenkirch por post 9 kilometroj atingi la pasejkulminon en la komunumo Unterbözberg sur alteco de 569 m s.m.. Suden la vojo malsuprenkondukas tra Umikon, kaj finiĝas post pliaj 6 kilometroj en Brugg sur alteco de 352 m s.m. La kompleta vojo de Frick al Brugg mezuras entute 15 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ja en romia epoko ekzistis pasejvojo tra Bözberg, kiu konektis la gravan romian urbon Augusta Raurica kun Vindonissa. Ĝi siatempe nomiĝis latine vocetius mons. La romia vojo pasis iomete pli norde de la hodiaŭa kantona ĉefvojo tra Oberbözberg. Apud Effingen estas konservita mallonga peco de la iama romia vojo. La unua dokumenta mencio de la germana nomoformo datiĝas el la jaro 1189 kiel Bozeberch. Dum mezepoko ekzistis tri diversaj vojoj tra Bözberg. Unu laŭ la malnova romia vojo, unu laŭ la hodiaŭa pasejvojo kaj unu pli sude tra Gallenkirch kaj Linn al la tiama pramo al Schinznach. La meza varianto laŭ la hodiaŭa pasejvojo fine akiris la preferon. En mezepoko la vojo estis maĉa kaj malbone veturebla por la ĉaroj.

La hodiaŭa pasejvojo[redakti | redakti fonton]

Mapo de Bözberg-Pasejvojo

Pro premo de Antaŭa Aŭstrio la bernanoj, kiuj kontrolis la pasejon, en la jaro 1773 finfine decidis ekkonstrui novan pasejvojon, kiu estis malfermita en la jaro 1779 post plurjara planado kaj dujara konstruperiodo.

En la jaro 1875 estis malfermita la Bözberg-Fervojtunelo kaj en la jaro 1996 sekvis jarcenton poste la aŭtovojtunelo de la svisa aŭtovojo A3. Post la malfermo de la aŭtovojtunelo la aŭtomobiltrafiko tans la pasejo rapide malkreskis de averaĝe 12500 veturiloj tage la 3500 aŭtomobiloj tage.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]