Montpasejo Granda Sankta Bernardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Sankt-Bernard-Pasejo)
Saltu al: navigado, serĉo
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Pass the Saint Bernard 4 by andy205.jpg
Alteco 2469 m
Geografia situo, (CH) 45° 52′ N, 7° 10′ O; 579288 / 7985545.877.1719444444444Koordinatoj: 45° 52′ N, 7° 10′ O; CH1903: 579288 / 79855
Montpasejo Granda Sankta Bernardo (Svislando)
DEC
Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Situo de Montpasejo Granda Sankta Bernardo
Lando Svislando kaj Italio
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Rodano kaj Dora BalteaPado
Ligas Martigny VS kaj Aosta
Infrastrukturo Pasejvojo konstruita 1905
v  d  r
Information icon.svg

La montpasejo Granda Sankta Bernardo (franclingve Col du Grand-Saint-Bernard, italalingve Colle del Gran San Bernardo) estas la plej malnova pasejo tra la okcidentaj Alpoj. Ĝi situas sur la teritorioj de Svislando kaj Italio. Oni uzis ĝin depost la Bronzepoko : restas hodiaŭ ruinoj de romia vojo, sed ankaŭ spuroj de la migro de la napoleona armeo al Italio en 1800.

Ĉe la pasejo troviĝas hospico por vojaĝantoj, fondita en 1049 kaj nomita laŭ Sankta Bernardo de Menthon. Ĝi poste fariĝis tre fama pro siaj San-Bernardaj hundoj. La hospico ankoraŭ funkcias hodiaŭ kaj disponas du konstruaĵojn, kiuj datiĝas de 1560 kaj de 1898. La papo Pio la 11-a konfirmis en 1923, ke Bernardo estas la sankta patrono de la Alpoj.

La pasejo estas nordorienta-sudokcidenta akso en la Valezaj Alpoj, kaj estas maksimume 2469 metrojn alta. El norda Svislando, la vojo sekvas la valon de la rivero Dranse, super la urbo Martigny, ĝis la sovaĝa kaj dezerta valo de Dranse d'Entremont. Sub la pasejo situas malgranda lago.