Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Alpoj
Großglockner
Großglockner
La plej alta punkto Mont Blanc (4.807 m)
Kontinento Eŭropo
Ŝtatoj Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Flago-de-Liĥtenŝtejno.svg Liĥtenŝtejno
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
v  d  r
Information icon.svg
Satelita bildo de la Alpoj
La Alpoĉeno vidita dum fentago de elfluejo de Glatt el Greifensee proksime de Zuriko

La Alpoj (el antaŭlatina radiko alb-alp- eble signifinta monto) estas la plej granda montaro de meza kaj okcidenta Eŭropo laŭ vasteco kaj alteco. En Eŭropo nur la Kaŭkazo ĝin en alteco ankoraŭ superas. Partoj apartenas al la landoj Aŭstrio, Germanio, Francio, Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio; ili rolas kiel akva kaj klimata divido inter Meza kaj Suda Eŭropo.

Norde de la Golfo de Ĝenovo ili najbaras al la Apenino, okcidente preterpasas la Pad-Ebenaĵon, branĉiĝas ĉe la Lac du Bourget en la Francan kaj Svisan Ĵurason, kaj finiĝas post 750 km ventumilforme antaŭ la okcidentpanona montlando ĉe la Danubo apud Vieno. Nordoriente sekvas la Karpatoj, en la sudoriento la Karsto kaj la Dinara Montaro. En la nordo, la Alpoj malaltiĝas malrapide al la germana antaŭalpa lando, en la sudo krute transiras al la Padebenaĵo.

La tuta longeco de la Alpoj (de Ĝenovo ĝis Vieno) estas 1.200 km, la larĝeco estas inter 150 kaj 200 km, oriente ĝis 300 km. La pintoj en la plej gravaj montarareoj leviĝas al altoj inter 3000 kaj 4300 m; la plej alta pinto estas la 4807 metrojn alta Blanka Monto (france Mont Blanc).

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La Alpoj estas Kovro- kaj Faldmontaro el la Terciaro (antaŭ 65-2 milionoj da jaroj). Ili iĝis altmontaro pro la leviĝo de la faldita montarbazo, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Dikaj sedimentoj sur la fundo de granda maro inter Eŭropo kaj Afriko (la Pra-Mediteraneo, nomata Tetiso) de la paleozoiko ĝis la Terciaro leviĝis pro la premo de sudo sekve de la nordenmoviĝo de Pra-Afriko (vd. tektoniko), precipe en la Terciaro, kaj estis multoble puŝitaj kaj falditaj en grandaj tavoloj. Pro tio, Eŭropo plivastiĝis suden.

Konsistigas la montaron en la Nord- kaj Sudalpoj la marsedimentoj, precipe kalkoj kaj dolomitaĵoj (Nordaj kaj (Sudaj Kalkalpoj), sed ankaŭ graŭvako (Graŭvaka Zono); en la centraj Alpoj ankaŭ kristalaj ŝtonaĵoj de la profundeco ekzistas. Al la hodiaŭa formo estiĝis la Alpoj pro erozio per riveroj, sed plej grave per la glaciaroj dum la glaciepokoj. La Alpoj apartenas al la tutmonda alpa montara sistemo, krom la Atlaso en norda Afriko, la Hindukuŝo kaj la Himalajo en Azio kaj la Kordiljeroj en Ameriko.

Glaĉeroj de la Alpoj[redakti | redakti fonton]

Inter la periodo 1990-2005, la surfaco de la Alpaj glaĉeroj malpliĝis 22%, dum en la antaŭa 12 jaroj nur 1 %.

La dikeco de la glaciaro malpliiĝis inter 1992 kaj 2002 ĉ. 60 cm.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

ankoraŭ farenda

Turismo[redakti | redakti fonton]

ankoraŭ farenda

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

pri aliaj turismaj regionoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]