Lago de Neŭŝatelo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 15 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Neŭŝatelo Neuenburgersee Lac de Neuchâtel |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 46°54′N 6°51′O / 46.9°N, 6.85°OKoordinatoj: 46°54′N 6°51′O / 46.9°N, 6.85°O |
| Ĉefaj elfluoj | kanalo de Thielle |
| Areo de la baseno | 2670 km² |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Maksimuma longo | 38,3 km |
| Maksimuma larĝo | 8,2 km |
| Surfaca areo | 218,3 km² |
| Averaĝa profundo | 64,2 m |
| Maksimuma profundo | 152 m |
| Akva volumeno | 13,77 km³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 8,2 jaroj |
| Surfaca alto | 429 m |
Neŭŝatelo (france: Lac de Neuchâtel; germane: Neuenburgersee) estas lago en okcidenta Svislando (franco-parolanta Svislando). La lago situas ĉefe sur tereno de la Kantono Neŭŝatelo, sed troviĝas parte ankaŭ en la kantonoj Vaŭdo, Friburgo, kaj Berno.
Kun surfaco de 218,3 km², ĝi estas la plej granda lago tute en Svislando, ĉar la pli granda Lemano estas komunigita kun Francio kaj Konstanca Lago (germane: Bodenlago) kun Germanio kaj Aŭstrio.

