Kantono Berno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri kantono. Por urbo rigardu la paĝon Berno.
Kantono Berno

emblemo

Blazono de Kantono Berno
Konsilantaro domo de Berno, sidejo de la kantona parlamento
Kantonoj de Svislandoadministra teritoria unuo
Ĉefloko Berno
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1353
Oficialaj lingvoj  germana kaj franca lingvoj
Oficiala mallongigo  BE
Nombro de loĝantoj 962982(2007-12-31)
Areo 5959 km²
Loĝantardenseco 162 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 57′ N 7° 26′ O / 46.950 °N, 7.433 °O / 46.950; 7.433 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ N 7° 26′ O / 46.950 °N, 7.433 °O / 46.950; 7.433 (mapo)
Situo de Kantono Berno en Svislando
Mapo de Kantono Berno
vdr

Kantono Berno estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia sidejo estas la svisa ĉefurbo Berno. Je la 31-a de januaro 2007 en la kantono vivis 962982 loĝantoj. La kantono estas la dua plej granda de Svislando - laŭ areo, post Kantono Grizono, kaj laŭ nombro da loĝantoj, post Kantono Zuriko.

Nomo en la oficialaj svisaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La nomo de la kantono en la oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Bern, france Berne, kaj itale kaj romanĉe Berna. Post la disiĝo de la valo de Laufen de Kantono Berno, la kantono ne plu havas limon kun eksterlando. En nordo la kantono limas la kantonoj Ĵuraso, Soloturno kaj Argovio, en okcidento al Neŭŝatelo, Vaŭdo kaj Friburgo, en oriento al Lucerno, Nidvaldo, Obvaldo kaj Urio kaj en sudo al Valezo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kantono Berno etendiĝas de la Alpoj, la Berna Oberlando en la sudo tra la Antaŭalpoj kaj la Svisa Mezlando ĝis la Ĵurasa montaro en nordo. La plej grava akvofluo en la kantono estas la rivero Aro.

Oficialaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Kantono Berno la germana kaj franca lingvoj estas oficialaj. La franca lingvo estas parolata en la duono de la urbo Bielo kaj en la komunumoj de la Berna Ĵuraso. En la cetera kantono estas parolata la germana.

Plej gravaj urboj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj urboj laŭ nombro de loĝantoj (je la 31-a de decembro 2006) estas

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la romia epoko la tuta teritorio de la hodiaŭa Kantono Berno apartenis al Civitas Helvetorum (Helveta Civito), kies ĉefurbo estis Aventicum, de kiu postrestis hodiaŭ nur la urbeto Avenches. Post la disfalo de la Romia Imperio en la regiono de la hodiaŭa Berno renktontiĝis Alemanoj kun Burgonjanoj. Ek de 888 la regiono de Berno apartenis al la Novburgonja Regno. Kun Burgonjo la regiono de Berno estis en la jaro 1032 integrita en la Sanktan Romian Imperion de Germana Nacieco. En la jaro 1156 la imperiestro Ferederiko Barbarossa koncedis al la Zeringoj la regadon pri la teritorioj sudoriento de la Ĵurasa montaro. En la jaro 1191 Bertoldo la 5-a de Zeringo fondis la urbon Bernon. Post la formorto de la familio de la Zeringoj Berno fariĝis en la jaro 1218 libera regna urbo. En la jaro 1323 Berno kreis aliancon kun la Svisa Ĵurkomunumo kontraŭ Burgonjo. En la jaro 1553 tiu alianco estis transformita al eterna ligo, kaj ek de tiam Berno estis plena membro de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum la Burgonjaj Militoj Berno konkeris en la 16-a jarcento Vaŭdon. Ĝi nun estis la plej granda urba ŝtato norde de la Alpoj kaj la plej potenca membro de la Svisa Ĵurkomunumo. Dum la Vestfalia Paco en la jaro 1648 Berno kune kun la cetera Svisa Ĵurkomunumo akiris oficiale sian sendependecon de la Romia Imperio de Germana Nacieco. Berno dum tri jarcentoj estis regitaj de la gravaj bernaj nobelaj familioj. Tiu regado finiĝis en la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio, kiam la kamparaj loĝantoj leviĝis kun la subteno de Napoleono kontraŭ la urba aristokratio. Post la fino de la Helveta Revolucio sub la premo de la Viena Kongreso Vaŭdo kaj Valezo fariĝis sendependaj kantonoj. Kiel kompenso la kongreso koncedis al Berno la parton de la iama episkopejo Bazelo en la Ĵuraso. Per la revolucio en junio 1831 Berno ricevis liberalan konstitucion. Post la fondo de la moderna Svisa Konfederacio Berno fariĝis la 28-an de novembro 1848 la federacia urbo de Svislando. Dum preskaŭ jarcentoj la ĵurasanoj, kiuj neniam konsentis kun la aligo de Ĵuraso al Berno luktis por sia sendependeco de Berno. Post balotoj en la 1970-aj jaroj en la jaro 1979 Ĵuraso sendependiĝis de Berno kaj estis fondita la nova Kantono Ĵuraso. Lasta modifo de la kantona teritorio okazis en la jaro 1995, kiam post baloto la berna Valo de Laufen transiris al la Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)