Kantono Soloturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

47°12′N 7°32′O  /  47.2°N, 7.533°O / 47.2; 7.533 (Kantono Soloturno)Koordinatoj: 47°12′N 7°32′O  /  47.2°N, 7.533°O / 47.2; 7.533 (Kantono Soloturno)

Kantono Soloturno
Blazono de Soloturno
La kantona ĉefurbo Soloturno
Ĉefloko Soloturno
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1481
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  SO
Nombro de enloĝantoj 253 057(2007-12-31)
Areo 791 km²
Loĝantardenseco 320 loĝantoj/km²
Situo de Kantono Soloturno en Svislando
Mapo de la Kantono Soloturno
v  d  r
Information icon.svg

Kantono Soloturno estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝi situas en la nordokcidento de la lando. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma komunumo Soloturno. Fine de 2007, en la kantono vivis 253 057 homoj. Neniu alia kantono estas tiel disbranĉita kiel la soloturna.

Nomo en la oficialaj svisaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La nomoj de la kantono en la oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Solothurn, france Soleure, itale Soletta kaj romanĉe Soloturn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala kantona lingvo estas la germana, ekde la 5-a lerneja jaro la infanoj eklernas la francan kaj ekde la 7-a jaro la italan aŭ anglan.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kantono Soloturno situas en la Svisa Mezlando sude de la Ĵuraso. Ĝin trafluas la rivero Aro. En Zuchwil oriente de la kantona ĉefurbo Soloturno alfluas al Aro la rivero Emme.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La kantono estas dividita en dek distriktojn, kiuj pare estas kunigitaj al 5 oficdistriktoj funkciantaj kiel elektodistriktoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

En Kantono Soloturno estas tri urboj, kiuj estas regionaj centroj, nome la kantonĉefurbo Soloturno kun 15 058 loĝantoj (aglomeraĵo 80 000 loĝantoj) je la 31-a de decembro 2007; Olten kun 17 775 loĝantoj (aglomeraĵo 100 000 loĝantoj) je la 31-a de decembro 2007; kaj Grenchen kun 16 100 loĝantoj (aglomeraĵo 25 000 loĝantoj) je la 31-a de decembro 2007.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la Kantono Soluturno pasas tri el la kvin plej gravaj fervojlinioj de Svislando. Nome du gravaj linioj de oriento al okcidento de Rorschach tra Sankt-Galo, Vinterturo, Zuriko, Olten, Berno kaj Laŭzano al Ĝenevo unuflanke kaj de Romanshorn tra Frauenfeld, Vinterturo, Zuriko, Araŭo, Olten, Soloturno, Bielo, Neŭŝatelo, Yverdon al Ĝenevo aliflanke, kaj la nordsuda konekto de Bazelo tra Olten, Lucerno, Gotardo al Tiĉino. Ili kruciĝas en la urbo Olten la oriento de la kantono. Krome ekzistas diversaj regionoaj trajnlinioj. Ankaŭ la gravaj naciaj A1 (de Sankt-Margreto tra Zuriko kaj Berno al Ĝenevo), A2 (de Bazelo tra Gotardo al Tiĉino) kaj A5 (de Soloturno tra Bielo al Neŭŝatelo). Pro ĝia favora trafika situo, la kantono estas la sidejo de multaj gravaj multnaciaj entreprenoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

La Kantono Soloturno estas tradicie katolika. En Soloturno la episkopo de Bazelo trovis post la reformacio sian ekzilon. Tial ek de la 16-a jarcento la katedralo de Soloturno estas la spirita kaj politika centro de la Episkopejo Bazelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Diversaj trovaĵoj pruvas, ke jam en la frua ŝtonepoko en Soloturno setlis homoj. Dum la romia epoko la fortikaĵo Salodurum, la hodiaŭa ĉefurbo Soloturno estis grava krucpunkto de romiaj armestratoj.

En la jaro 888 la teritorio de la hodiaŭa kantono fariĝis parto de la reĝolando Burgonjo kaj estis kun tiu en la jaro 1032 integrita al la Sankta Romia Imperio. Ĝi dum tiu tempo estis servuto de la nobela familio de la Zeringoj. Post la formorto de la Zeringoj Soloturno en la jaro 1295 kontraktis eternan aliancon kun Berno.

Kiel aliancpartnero de Berno Soloturno jam ek de la 14-a jarcento estis asociita loko de la Svisa Ĵurkomunumo. Pro la rezisto de la kamparaj kantonoj tamen Soloturno estis akceptita nur la 22-an de decembro 1481 samtempe kun Friburgo kiel 11-a plenrajta membroŝtato en la Ĵurkomunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)