Kantono Ĵuraso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
situo de la kantono en Svislando
situo de la kantono en Svislando

Enhavo

[redakti] Enkonduko

La kantono Ĵuraso estas kantono en okcidenta Svislando. Ĝia ĉefkomunumo estas la urbo Delemonto, Delémont (france), Delsberg (germane). Fine de 2006 en la kantono vivis 69'222 enloĝantoj.

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Jura, france Jura, itale Giura kaj romanĉe Giura. Ĝia oficiala mallongigo estas JU.

[redakti] Oficialaj lingvoj

Oficiala lingvo de la kantono estas la franca. La ununura germanalingva komunumo de la kantono estas Ederswiler.

[redakti] Geografio

Ĝia teritorio etendiĝas plej parte en la ĵurasa montaro, de kiu la kantono ricevis sian nomon. Ĝia areo estas 838 km².

Les Rangiers, Kantono Ĵuraso
Les Rangiers, Kantono Ĵuraso

[redakti] Historio

La Kantono Ĵuraso estas la plej juna kantono de Svislando. La regiono de Ĵuraso en mezepoko apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Kadre de la franca revolucio dum mallonga tempo, la Ĵuraso sendependiĝis en Raŭraka Respubliko, sed jam baldaŭ ĝi estis integrita al franca teritorio. Dum la Viena Kongreso de 1815, la plej parte franclingva teritorio de la iama Princepiskopejo estis aldonita al la germanlingva Kantono Berno, kiel rekompenso por la perdo de Argovio. Tio estis la fonto de longdaŭra sendependiga movado, kiuj finfine sub la gvido de Roland Béguelin portis fruktojn. En historia publika baloto la 24-an de septembro 1978, la svisa popolo decidis la kreon de nova kantono Ĵuraso, la 1-an de januaro 1979. Tio estis paca solvo de longjara etna konflikto en Svislando, kvankam ĝis hodiaŭ en la limregiono inter la kantonoj Berno kaj Ĵuraso restas ankoraŭ malfermitaj problemoj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj


mapo de la kantono
mapo de la kantono
Flago de Svislando
Kantonoj en Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Ĝenevo (Genève) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)