Kantono Ŝvico

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Ŝvico)Koordinatoj: 46°4′N 7°3′O  /  46.067°N, 7.05°O / 46.067; 7.05 (Kantono Ŝvico)

Kantono Ŝvico
Blazono de Ŝvico
La montoj Mythen, rekonilo de Kantono Ŝvico
Ĉefloko Ŝvico
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1291
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  SZ
Nombro de enloĝantoj 144600(2009-12-31)
Areo 908 km²
Loĝantardenseco 159 loĝantoj/km²
Situo de Kantono Ŝvico Svislando
Mapo de la Kantono Ŝvico
v  d  r
Information icon.svg

Kantono Ŝvico (germane Schwyz [ŝvic], france Schwytz [ŝvic], itale Svitto [zvito], romanĉe Sviz [ŝvic]) estas unu de la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia ĉefurbo estas Ŝvico, laŭ kiu nomiĝas la kantono. Ŝvico apartenas al la svisaj prakantonoj kaj estas unu el la t.n. Kvar Arbaraj Landoj (Vier Waldstätten: Ŝvico, Urio, Untervaldo kaj Lucerno), kiuj ĉirkaŭas la Kvarkantonan Lagon, kiu germane nomiĝas Vierwaldstättersee. Oni parolas en la Kantono Ŝvico lokan dialekton de la alemanan lingvon, oficiala lingvo estas la germana. La ĉefa religio de la kantono estas tracidie la katolika, sed nuntempe tie loĝas ankaŭ multaj protestantoj kaj islamanoj. La areo de la kantono estas 908 km² kaj ĝi havis 138832 enloĝantojn je la 31-a de decembro 2006, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2009 al 144600.

Enhavo

Historio [redakti]

Ŝvico estas, kune kun Urio kaj Untervaldo, unu el la tri prakantonoj, kiuj unuiĝis la 1-an de aŭgusto 1291 en la Svisa Ĵurkomunumo, kiu konstante kreskis per aliĝo de novaj kantonoj kaj en la jaro post fazo de napoleona Helveta Respubliko kaj restaŭriĝo de la ĵurkomunuma federacio en la jaro 1848 transformiĝis en la nuntempan Svisan Konfederacion). La nomo Svislando mem (germane: Schweiz, alemane: Schwyz) devenas de Ŝvic kaj la svisa flago de la flago de Ŝvic.

Geografio [redakti]

La Kantono Ŝvico estas montara kantono. Ĝi situas inter la Kvarkantona Lago en okcidento kaj la Lago de Zuriko en oriento. Rimarkindaj estas la montoj Mythen, kies du ĝemelaj pintoj estas kvazaŭ simbolo por la Kantono. En la mezo de la kantono troviĝas la artefarita Lago de Sihl, kies baraĵo utiligas la akvon de la rivero Sihl por produkti elektron por la Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Administra divido [redakti]

La kantono estas subdividita en 6 distriktojn, nome:

Distrikto Loĝantaro
(2009-12-31)
Areo
in km²
Ĉefloko Nombro da
Komunumoj
Einsiedeln 99,08 99.08 Einsiedeln 1
Gersau 2040 14.37 Gersau 1
Höfe 27137 37.56 Wollerau/Pfäffikon 3
Küssnacht 12126 29.35 Küssnacht 1
March 38080 176.81 Lachen 9
Ŝvico 51044 494.40 Ŝvico 15
Totale (6) 144600 908.16 Ŝvico 30

Vidindaĵoj [redakti]

Vizitinda estas la ĉefurbo Ŝvico, kie troviĝas la Svisa Federacia Arkivejo, en kiu estas konservita la Federacia Letero, per kiu la germana imperiestro koncedis al la Svisa Ĵurkomunumo la ŝtatan sendependecon ene de la Germana imperio. En la Kantono Ŝvico troviĝas la fama benediktana monaĥejo Einsiedeln, kiu estas la plej grava katolika pilgrimejo en Svislando pro la Nigra Dipatrino, kies statuo mirakle postdaŭris la kompletan bruliĝon de la monaĥejo en mezepoko.

Trafiko [redakti]

Tra Kantono Ŝvico pasas la svisa aŭtovojo A4, kiu konektas Zurikon kun la gotarda aŭtovojo A2, kaj ĉe ĝia nordorienta flanko ankaŭ la svisa aŭtovojo A3 de Zuriko al Koiro. Same tra la kantono pasas la du gravaj linioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra la Gotardo-Fervojotunelo al Tiĉino kaj de Zuriko al Koiro respektive Buchs kaj Aŭstrio. Krome de oriento al okcidento la linio se la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo al Lucerno.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj de la kantono, germanlingvaj
Ekstera ligilo    paĝoj de la kantono, anglalingvaj


Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)