Distrikto de Svislando

El Vikipedio
(Alidirektita el Distriktoj de Svislando)
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of Arms of Switzerland.svg

En Svislando distrikto estas administra subdivido, kiu estas jure afero de la kantonoj. Ĉiu kantono en Svislando rilate administran dividon tute libera kaj do mem decidas, ĉu kaj se jes kiajn subdividojn (distriktoj, subdistriktoj ktp.) ĝi havas. Tial en Svislando necesas difini la nocion distrikto aparte en ĉiu kantono. Ex la nomoj malsamas, tiel ekzemple Berno parolas pri prefektdistiktoj, en Lucerno pri prefektejoj dum en Sankt-Galo estas elektodistriktoj. Ĝenerale distrikto estas administra divido inter kantono kaj komunumo. La kantonoj Grizono kaj Tiĉino krome konas subdistriktojn. En Kantono Apencelo Interna la tiel nomataj distriktoj kongruas kun la politikaj komunumoj. Por la distriktklasigado de la Svisa Federacia Oficejo por Statistiko la sendistriktaj kantonoj estas konsiderataj kiel po unu distrikto.

Kantonoj sen distriktoj [redakti]

Ekstera ligilo    Kantono Apencelo Ekstera
Ekstera ligilo    Bazelo Urba
Ekstera ligilo    Kantono Glaruso
Ekstera ligilo    Kantono Ĝenevo
Ekstera ligilo    Kantono Nidvaldo
Ekstera ligilo    Kantono Obvaldo
Ekstera ligilo    Kantono Ŝafhaŭzo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Ŝafhaŭzo)
Ekstera ligilo    Kantono Urio
Ekstera ligilo    Kantono Zugo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Zugo)

La distriktoj en kantonoj kun distriktoj [redakti]

Ekstera ligilo    En Kantono Argovio estas 11 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Apencelo Interna la distriktoj egalas al komunumoj. Estas 6 distriktoj respektive komunumoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Bazelo Kampara estas 5 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Berno estas 5 administraj regionoj kun entute 10 administraj distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Friburgo estas 7 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Grizono estas 11 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 39 komunumarojn.
Ekstera ligilo    En Kantono Ĵuraso estas 3 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Lucerno estas 5 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Neŭŝatelo estas 6 distriktoj
Ekstera ligilo    En Kantono Sankt-Galo estas 8 elektodistrikoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Soloturno estas 10 distriktoj, kiuj estas kunigitaj al 5 Oficdistriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Ŝvico estas 6 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Tiĉino estas 8 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 38 komunumaroj.
Ekstera ligilo    En Kantono Turgovio estas 8 distriktoj
Ekstera ligilo    En Kantono Valezo estas 14 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Vaŭdo estas 19 distriktoj.
Ekstera ligilo    En Kantono Zuriko estas 12 distriktoj.