Kantono Zuriko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Sidejo de la kantona parlamento en Zuriko
Sidejo de la kantona parlamento en Zuriko
Situo de la kantono en Svislando
Situo de la kantono en Svislando

Enhavo

[redaktu] Pri la Kantono

La Kantono Zuriko estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj troviĝas en la nordo de la la lando. Dum 2005, en la kantono loĝis 1.273.278 civitanoj, pli multe ol en iu alia kantono svislanda. Administra centro estas la samnoma urbo Zuriko.

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas

germane Zürich (en la svisgermana dialekto Züri), france Zurich, itale Zurigo kaj romanĉe Turitg.

En la kantono, la germana lingvo estas oficiala.

La tri plej grandaj urboj de la Kantono Zuriko estas Zuriko kun 371 767 loĝantoj, Vinterturo kun 99077 loĝantoj kaj Uster kun 31 288 loĝantoj.

Zuriko vidita el la aero
Zuriko vidita el la aero

[redaktu] Geografio

[redaktu] Limoj

La nordan limon den la Kantono Zuriko formas la rivero Rejno, je kies alia flanko troviĝas la Kantono Ŝafhaŭzo, kun escepto de la Rafzerfeld kiu formas duonenklavon norde de la Rejno tute inter germana teritorio kaj la ŝafhaŭza eksklavo Rüdlingen ligita kun la teritorio de la cetera kantono nur per du pontoj en Eglisaŭ. Norokcidente la limo kun Argovio estas parte formita de ĉeno de la Ĵuraso, tiam trairas la valon de la Limato kaj poste okcidente sekvas antaŭalpan ĉenon kaj poste la riveron Reuss. Ek de la enflupunkto de la rivero Lorze al Reuss sudoriente la Kantono Zuriko limas al la Kantono Zug kaj poste sude ĝis la Lago de Zuriko al la Kantono Ŝvico. Je la orienta flanko de la Zurika Lago la limo estas kun la Kantono Sankt-Galo kaj tiam okcidente kun la Kantono Turgovio.

[redaktu] Lagoj kaj riveroj

La Kantono per la longe strekita Lago de Zuriko kaj ĝia elfluo, la rivero Limato estas dividita de sudo al nordo kvazaŭ en du duonojn. Komplete sur la kantona teritorio troviĝas krome la Greifensee kaj la Pfäffikersee kaj estas ankaŭ tri pli malgrandaj lagoj, nome Lago de Türlen, Katzensee kaj Lützelsee, kiuj ĉiuj tri estas belaj naturreservejoj. Krom Limato, tra Zuriko fluas la rivero Glatt kaj Töss, kaj lime la riveroj Rejno, Reuss kaj Turo. Ekzistas krome multaj etaj riveroj kaj riveretoj.

[redaktu] Montoj

De sudo al nordo la kantono estas strukturita en relative larĝajn valojn, kiujn disigas ne tro altaj ĉenoj de la Antaŭalpoj. Okcidente de la Lago de Zuriko tio estas la Albisĉeno, kies plej altaj pintoj estas Bürglen kun 914 kaj Uetliberg kun 870 metroj super la marnivelo. Oriente de la lago de Zuriko estas la ĉeno Pfannenstiel, kies plej alta punkto Pfannenstiel Hochwacht estas 853 m. La plej alta monto de Zuriko estas Schnebelhorn en Zurika Oberlando kun alteco de 1293 m. Ankaŭ en la Zurika Oberlando troviĝas la montoj Bachtel (1115 m) kaj Hörnli (1133 m). En la nordo de la kantono troviĝas la plej okcidentaj ĉenoj de la Ĵuraso, nome Lägern (kies plej alta pinto estas 866 m) kaj en la Zurika Vinlando Irchel (kies plej alta puntko estas 694 m).

Mapo de la Kantono Zuriko
Mapo de la Kantono Zuriko

[redaktu] Distriktoj

La Kantono de Zuriko estas dividita en 12 distriktojn, kiuj portas la nomon de siaj ĉefkomunumoj:

•  Affoltern (distrikto)
•  Andelfingen (distrikto)
•  Bülach (distrikto)
•  Dielsdorf (distrikto)
•  Dietikon (distrikto)
•  Hinwil (distrikto)
•  Horgen (distrikto)
•  Meilen (distrikto)
•  Pfäffikon (distrikto)
•  Uster (distrikto)
•  Vinterturo (distrikto)
•  Zuriko (distrikto)

Vidu ankaŭ sub Distriktoj de la Kantono Zuriko

[redaktu] Ekonomio

La Kantono Zuriko estas la financa kaj industria centro de Svislando. En la Kantono Zuriko troviĝas la mondaj aŭ eŭropaj sidejoj de multaj grandaj internacie signifaj entreprenoj kiel la softvarfirmaoj Microsoft, Google, Yahoo, UBS, la bankoj Credit Suisse aŭ la ĉokoladfabriko Lindt & Sprüngli kaj multaj aliaj. Por Svislando signifa estas la ĉefa sidejo de Migros, kiu kontrolas pli ol 50% de la svisa detalkomerco.

[redaktu] Trafiko

[redaktu] Internacia trafiko

En Kloten troviĝas la internacia Flughaveno Zuriko, kiu estas la plej grava flughaveno de Svislando kaj apartenas al unu el la granda flughavenoj de Eŭropo. Zuriko estas grava fervojnodo de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj aliaj trajnentreprenoj. De la Ĉefstacidomo Zuriko estas rektaj trajnkonektoj al multaj grandaj urboj en Eŭropo, nome Milano kaj Napoli en la sudo tra la Gotard-tunelo, krome Vieno, Budapesto, Munkeno, Prago, Konstanco, Stutgarto, Berlino, Hamburgo, Parizo kaj Barcelono.

[redaktu] Loka publika trafiko

Zuriko disponas pri tre efika loka trafiksistemo, kiu estas kunigita organize en la Zurika-Trafik-Unio (ZVV). Ĝi konsitas unuflanke el la urba tram- kaj busreto, aliflanke el la regiona trajnreto kaj la busretoj de la tuta kantono. Krome al ĝi apartenas ankaŭ la ŝiptrafiko sur la lagoj de Zuriko kaj Greifensee. La publika trafiko efektivigas 73% de la tuta loka kaj regiona persontrafiko en la kantono, kio estas monda rekordo.

[redaktu] Privata trafiko

La Kantono Zuriko estas bone ligita al la nacia aŭtoŝose-reto de Svislando. La ĉefurbo tamen havas nuntempe ankoraŭ tre probleman aŭto-trafiksituacion, ĉar la aŭtoŝoseoj el al direkto de Gotardo kaj de Grizono simple finiĝas ĉe la urba limo kaj latuta trafikolavango fluas en la loĝ- kaj komerckvartalojn. Per la nun finkonstruata Uetliberg-tunelo tiu-ĉi situacio espereble pliboniĝos.

[redaktu] Eksteraj ligiloj




Flago de Svislando
Kantonoj en Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Ĝenevo (Genève) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)