Turo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turo
Thurfälle.jpg
Turo-Akvofaloj ĉe Unterwasser en Togenburgo
Longeco 130 km
Alteco de la fonto 1200 m
Meznombra trafluo 47 m³/s
Akvokolekta areo 1724 km²
Alfluantoj Glatt, Murg, Necker,
Sitter kaj diversaj riveretoj
Alfluas al Rejno
Alteco de la enfluejo ĉ. 450 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

La rivero Turo (germane Thur) estas alfluanto de Rejno. Kun ĝia longeco de 130 km ĝi estas la dua plej longa rivero de orienta Svislando. La origino de la vorto devenas de la hindeŭropa vorto dhu kaj signifas la rapidanta.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Thur-ponto en Unterwasser

La rivero Turo fontas en la elektodistrikto Togenburgo en la Kantono Sankt-Galo. La fonto de la Säntis-Turo troviĝas supre de la municipo Unterwasser kaj post du imponaj akvofaloj atingas la valon, kie ĝi unuiĝas kun la Wildhaus-Turo, la alia fontobrako de la rivero.

Meza rivero[redakti | redakti fonton]

La rivero nun fluas kiel Turo tra la Togenburgo. Ĉe la komunumo Lütisburg alfluas la rivero Necker. Post Wil SG la rivero fluas orienten ĝis Oberbüren, kie alfluas al ĝi la rivero Glatt.

La suba rivero[redakti | redakti fonton]

Thur-ponto apud Bischofszell

Nun la Turo forlasas la distrikton Togenburgo kaj nun fluas nord-okcidenten direkte al la Kantono Turgovio. Ĉe Bischofszell alfluas al ĝi la rivero Sitter kaj ĉe Fraŭenfeld la rivero Murg. La rivero nun forlasas la Kantonon Turgovio kaj trafluas la distrikton Andelfingen de la Kantono Zuriko. Proksime de Flach kaj Ellikon ĉe Rejno la Turo alfluas la Rejnon.

Inundoj de la suba rivero[redakti | redakti fonton]

La rivero Turo en printempo kaj aŭtuno je fortaj fulmotondroj povas subite alporti multe da akvo kaj regule kaŭzas inundojn en la regiono de la malsupra Turgovio kaj la zurika distrikto Andelfingen. En la 19-a kaj 20-a jarcento oni batalis kontraŭ tiu-ĉi danĝero konstruante remparojn kaj digojn. Pro la tutmonda varmiĝo la forteco de fulmotondraj pluvegoj en la lastaj jaroj draste multiĝis kaj la digoj ofte ne plu sufiĉas. Tial oni lastatempe shanĝis la politikon kaj redonis al la rivero terenon por inundi, renaturigante la riveron. Tio ebligis ankaŭ la revenon de multaj sovaĝaj bestoj kiel kastoroj, aproj kaj diversaj birdoj kaj fiŝoj.