Murg (Turo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Murg (Thur)
Murg.JPG
Murg en Münchwilen
Longeco 34,1 km
Alteco de la fonto 900 m
Meznombra trafluo 3,4 m³/s
Akvokolekta areo 212 km²
Alfluantoj Lauche, Lützelmurg
Alfluas al Turo
Alteco de la enfluejo 390 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Murg estas rivero en Kantono Turgovio en orienta Svislando. Ĝi havas longecon de 34,1 km kaj estas alfluanto de la rivero Turo, kiu siavice alfluas al Rejno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La fonto de Murg trovigaxas en alteco de proksimume 900 m s.m. en Mühlrüti sur la teritorio de la komunumo Mosnang (Kantono Sankt-Galo) nordokcidente de la monto Hörnli je 47°22′39″N 8°57′00″O  /  47.3775°N, 8.95°O / 47.3775; 8.95 (Murg (Turo))Koordinatoj: 47°22′39″N 8°57′00″O  /  47.3775°N, 8.95°O / 47.3775; 8.95 (Murg (Turo)). La rivero fluas unue orienten por post unu kilometro turniĝi norden. Post 3 km ĝi forlasas la kantonon Sankt-Galo kaj fluas nun ĉiam norden ĝis ĝia alfluo al Turo tra Turgovio. En Fischingen ĝi unuiĝas kun ĝia okcidenta fontrivereto Fischbach, kiu fontas iomete pli sude en Au. En Matzingen alfluas al ĝi ĝia ĉefa alfluanto, la rivero Lauche. Ĝia alfluo al Turo troviĝas en Frauenfeld vidalvide de la vilaĝeto Warth.

La rivero estas inter fiŝkaptistoj konata pro siaj multnobraj rivertrutoj kaj ezokoj.

Komunumoj laŭlonge de la rivero Murg[redakti | redakti fonton]

La komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Murg estas laŭvice: Mosnang, Fischingen TG, Sirnach, Münchwilen, Wängi, Stettfurt, Matzingen kaj Frauenfeld.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kaj geografiaj objektoj kun la nomo Murg

Ligiloj al aliaj vikimediaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Murg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]