Kantono Sankt-Galo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

47°25′N 9°22′O  /  47.417°N, 9.367°O / 47.417; 9.367 (Kantono Sankt-Galo)Koordinatoj: 47°25′N 9°22′O  /  47.417°N, 9.367°O / 47.417; 9.367 (Kantono Sankt-Galo)

Kantono Sankt-Galo
Blazono de Kantono Sankt-Galo
Montogrupo Churfirsten en Toggenburg
Ĉefloko Sankt-Galo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1803
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  SG
Nombro de enloĝantoj 474676 (2009-12-31)
Areo 2026 km²
Loĝantardenseco 232 loĝantoj/km²
Situo de Kantono Sankt-Galo en Svislando
Mapo de la Kantono Sankt-Galo
v  d  r
Information icon.svg

La Kantono Sankt-Galo estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la nordoriento de la lando. Ĝia sidejo estas la samnoma urbo Sankt-Galo (germane St. Gallen). Dum 2004, en la kantono vivis 457.289 enloĝantoj, nombro kiu kreskis al 474676 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane St. Gallen, france St-Gall, itale San Gallo kaj romanĉe Son Gagl [son galj]. La nomo de la kantono kaj ĝia ĉefurbo, St. Gallen, deriviĝas de la irlanda sanktulo Galo (latine Gallus), kiu fondis tie benediktanan monaĥejon, ĉirkaŭ kiu kreskis urbo. La urbanoj ekribelis kontraŭ la abatoj, kiuj estis ankaŭ imperiaj princoj, kaj fariĝis aliancanoj de la svisoj en 1454. Dum 1803 Sankt-Galo iĝis svisa kantono.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala kantona lingvo estas la germana. Parolata estas la Sankt-Gala, tio estas orientsvisa dialekto de la alemana. Kiel ĉie en Svislando ankaŭ en Sankt-Galo vivas multaj alilandandoj kaj tial proksimume 15% de la loĝantaro parolas aliajn lingvojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono troviĝas apud la Bodenlago (ankaŭ konata kiel Konstanca Lago) en la nordo kaj la rivero Rejno en la oriento. Ĝi ĉirkaŭas la du kantonojn de la regiono Apencelo, en Okcidento limas al la Lago de Zuriko kaj en Sudo al la Alpoj. La plej alta monto de la kantono estas la Ringelspitz kun alteco de 3247 m super la marnivelo, multe pli konata certe estas tamen Säntis je la trikantona limpunkto kun la kantonoj Apencelo Interna kaj Ekstera. En sudokcidento la limon formas Valenlago, Linth-Kanalo kaj la Supra Lago de Zuriko. Signifaj riveroj en Sankt-Galo krome estas Turo, kiu fontas en Wildhaus en Togenburgo kaj Sitter, kies fontriverjo devenas el la du kantonoj apencelaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa Kantono Sankt-Galo estiĝis nur en la jaro 1803 per la Mediacia Akto de Napoleono la 3-a kaj la Svisa Ĵurkomunumo post malfondo de la Helveta Respubliko. Dum mezepoko ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la kerna parto de la hodiaŭa kantono apartenis al la Princabatejo Sankt-Galo, kiu tamen dum la reformacio perdis la kontrolon pri la urbo Sankt-Galo. La regiono de Togenburgo dum mezepoko estis aparta grafejo, kiu post la formorto de la Grafoj de Togenburgo fariĝis kverelobjekto inter la Monaĥejo Sankt-Galo, la urbo Zuriko kaj la prakantantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo, precipe Ŝvico kaj Glaruso. La tiel nomita Gasterlando kun la urbo Rapperswil kaj la Linth-Ebenaĵo dum longa tempo estis sub kontrolo de Ŝvico kaj Glaruso. Dum la Malnova Zurika Milito kaj ankaŭ dum la Militoj de Kappel la zurikanoj vane provis konkeri Gasterlandon kaj Togenburgon. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la Gasterlando apartenis al la helveta Kantono Linth, dum la cetere kantona regiono fariĝis Kantono Säntis.

Elektodistrikoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe la Kantono Sankt-Galo estis subdividita en 14 distriktojn. Ek de la 1-a de januaro 2003 la kantono anstaŭis la malnovajn distriktojn per 8 elektodistriktoj. Vidu sub: Elektodistriktoj de Kantono Sankt-Galo

Esperanto movado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)