Valenlago
| Valenlago Walensee |
|
|---|---|
| Koordinatoj | 47°7′N 9°12′O / 47.117°N, 9.2°OKoordinatoj: 47°7′N 9°12′O / 47.117°N, 9.2°O |
| Ĉefaj fontoj | Linth (Escherkanal), Seez, Murgbach |
| Ĉefaj elfluoj | Kanalo Linth |
| Landoj de la baseno | Svislando |
| Surfaca areo | 24,19 km² |
| Averaĝa profundo | 104,7 m |
| Maksimuma profundo | 151 m |
| Akva volumeno | 2500 milionoj m³ |
| Restad-tempo (de laga akvo) | 1,4258 jaroj |
| Surfaca alto | 419 m |
| Insuloj | Insuleto en Valenlago |
| Setlejoj | Walenstadt, Weesen, Quinten, Quarten, Betlis (Amden) kaj Murg |
Valenlago (germane: Walensee) estas lago ĉe limo inter Kantono Sankt-Galo kaj Glaruso en Svislando.
La lago estas mezgranda lago en Svislando kun areo de 24.19 km², el kiuj 2/3 apartenas al Sankt-Galo kaj la cetero al la Glaruso. Ĝi havas maksimuman profundon de 151 m kaj volumenon de 2500 milionoj m³. La tri ĉefaj riveroj kondukante al ĉi tiu lago estas la riveroj Seez, Murgbach, kaj Linth. La elfluo de la Valenlago estas la Linth-Kanalo konstruita por eviti la inundojn de ĝiaj iama natura elfluo Maag kaj kiu konektas la Valenlago kun la Lago de Zuriko.
Urboj kaj vilaĝoj ĉeborde de la lago estas: Valenurbo, Weesen, Quinten, Quarten, Betlis (Amden) kaj Murg. La montĉeno de Churfirsten falas krute je la nororienta flanko de la pintnivelo de 2300 m super la marnivelo preskaŭ 2 km al la laga nivelo de 419 m super marnivelo.
Monda naturheredaĵo[redakti]
Valenlago apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
