Churfirsten

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Churfirsten
Churfirsten en vintra kontraŭlumo viditaj de Malnov-Sankt-Johano
Churfirsten en vintra kontraŭlumo viditaj de Malnov-Sankt-Johano
Alteco 2306 metroj
Situo Svislando
Montaro Alpoj
Koordinatoj 46°58′N 8°14′O  /  46.967°N, 8.233°O / 46.967; 8.233 (Churfirsten)Koordinatoj: 46°58′N 8°14′O  /  46.967°N, 8.233°O / 46.967; 8.233 (Churfirsten)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Churfirsten, en Esperanto ankaŭ Ĥurfirstoj, estas montoĉeno respektive montarmasivo konsistanta el 7 (aŭ depende de la nombradmaniero ĝis 13) rimarkindaj pintoj inter Togenburgo kaj Sarganslando respektive inter la valo de la supra Turo kaj Valenlago.

Enhavo

[redakti] Nomo

La nomo devenas de la 7 princo-elektistoj (germane Kurfürsten) de la Sankta Romia Imperio. La kolegara formo de la montĉeno vekas asocion al la majsteco de la germana elekto-kolegaro, kial ankaŭ oni en la nombrado ĉiam provas alveni al la cifero 7. La nomo havas sian originon en la dokumentoj de Princabatejo Sankt-Galo, kies princabato estis unu el tiuj 7 princo-elektistoj.

[redakti] Geografio

La Churfirsten formas akvodislimon inter Turo kaj Stimmi norde kaj Valenlago, kiu apartenas al la riversistemo de Limato, sude. Al la Valenlago la rokvandoj de Churfirsten falas preskaŭ vertikale. La altecdiferenco inter la plej profunda loko de la lago kaj la pinto de Hinterrugg estas pli ol 2000 m.

Churfirsten viditaj de Sarganslando

[redakti] La 7 pintoj

La 7 plej rimarkindaj pintoj estas de oriento al okcidento:

Ekstera ligilo Chäserrugg, 2262 m s.m.
Ekstera ligilo Hinterrugg, 2306 m s.m.
Ekstera ligilo Schibestoll, 2234 m s.m.
Ekstera ligilo Zuestoll, 2235 m s.m.
Ekstera ligilo Brisi, 2279 m s.m.
Ekstera ligilo Frümsel, 2263 m s.m.
Ekstera ligilo Selun, 2205 m s.m.

[redakti] La ceteraj neoficialaj pintoj

Aliaj ne oficialaj pintoj pli okcidente estas: Wart (2068 m s.m.), Schäären (2171 m s.m.), Nägeliberg (2163 m s.m.) kaj Leistchamm (2101 m s.m.).

[redakti] Turismo

En vintro la Churfirsten estas parto de grava ski- kaj neĝtabuladregiono. Ek de Wildhaus, Unterwasser, Malnov-Sankt-Johano, Nesslaŭ kaj Krummenaŭ la diversaj monto-pintoj estas alireblaj per diversaj aertelferoj, funikularoj kaj seĝtelferoj. Ankaŭ somere la regiono estas ŝatata por belaj montgrimpadoj kaj dank al la turisma infratstrukturo facile alirebla.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo  Turismaj informoj pri Togenburgo
Ekstera ligilo  Ĉiuj 7 Ĥurfirstoj en unu tago
Ekstera ligilo  Migradraportoj kaj fotoj: Selun, Frümsel, Brisi, Zuestoll, Schibenstoll, Hinterrugg kaj Chäserrugg, krome Nägeliberg kaj Schäären
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj