Kantono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Kantono (apartigilo).

Kantono estas geografia subdividaĵo de lando.

Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio[redakti | redakti fonton]

En Belgio ekzistas du specoj de kantono,

  • elekta kantono (nederlande: kieskanton, france canton électoral) grupigas plurajn municipojn, kiuj dum la elektoj de reprezentantoj, senatanoj, komunumaj, provincaj aŭ municipaj estroj estas konsiderataj kiel unu kalkulunuo.
  • jura kantono (nederlande: gerechtelijk kanton, france canton judiciaire) grupigas municipojn, ne nepre la samajn kiel en elekta kantono, kiuj dependas de la sama kantona juĝisto (nederlande: vrederechter, france juge de paix).

Flago-de-Francio.svg Francio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kantono (Francio).

En Francio kantono estas subarondismento.

Flago-de-Svisio.svg  Svislando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kantonoj de Svislando.

En Svislando kiel kantono nomiĝas ĉiu membro de la Svisa Konfederacio.

County[redakti | redakti fonton]

En Kanado kantono estas subunuo de censodistrikto aŭ municipo en Ontario kaj Kebekio (angle: township, france canton).

Mapo montranta la kantonojn en la subŝtatoj de Usono

En Usono la administran unuon county oni ofte nomas en Esperanto "kantono". Aliaj esprimoj por tio estas "distrikto" (eble preferinda), aŭ "konteo", aŭ "graflando" (laŭ lia originala signifo de county pro la brita modelo, kvankam Usono neniam havis grafojn). En la subŝtato Luiziano, la distriktoj ne nomiĝas county sed parish ("paroĥo").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]