Vicreĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vicreĝlando estas relative aŭtonoma teritoria dividaĵo de reĝlando, do de monarkia ŝtato estrata de reĝo aŭ reĝino. Ĝi estis regata de vicreĝo, kiu laŭ nomumo de la reĝo ricevis la taskon administri kaj guberni la koncernan landon aŭ provincon, kiu kutime situis aparte for de la centra teritorio de la reĝlando.

Vicreĝlandoj de Hispanio[redakti | redakti fonton]

Historie la termino (hispane ĉi-sence nomata virreinato) aparte uzatas por la neeŭropaj posedaĵoj de la Hispana Reĝlando, nome

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 18-a jarcento tamen ankaŭ en Eŭropo estis vicreĝoj de la Hispana Reĝlando kun apartaj teritorioj, kaj la termino similsence ankaŭ uziĝis en la Portugala Imperio, la Brita Imperio, iusence en la Rusia Imperio kaj alie.