Emiro
El Vikipedio
(Alidirektita el Emirlando)
Emiro (arabe أمير) estas titolo de la reganto en muzulmanaj landoj (arabe - 'estro, reganto, ordonanto'). Dum antaŭ-islama epoko (ĝis 7-a jc) tiel nomiĝis militestroj, kaj poste - la provincestroj de Araba Kalifejo. Post la disfalo de Kalifejo, la nomon de "emiro" portis lokaj sendependaj regantoj, kiuj efektivigadis ankaŭ spiritan povon.
Nuntempe, oni nomas emiroj reĝidojn de Saŭda Arabio, ankaŭ la regantojn de Barejno, Kuvajto, Kataro kaj sep aliaj princlandoj, kiuj formas Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn.
Emirlando aŭ emirujo estas lando regata de emiro.