Emiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Emiro (arabe أمير) estas titolo de la reganto en islamaj landoj (arabe - 'estro, reganto, ordonanto'). Dum antaŭ-islama epoko (ĝis 7-a jc) tiel nomiĝis militestroj, kaj poste - la provincestroj de Araba Kalifejo. Post la disfalo de Kalifejo, la nomon de "emiro" portis lokaj sendependaj regantoj, kiuj efektivigadis ankaŭ spiritan povon.

Nuntempe, oni nomas emiroj reĝidojn de Saŭda Arabio, ankaŭ la regantojn de Barejno, Kuvajto, Kataro kaj sep aliaj princlandoj, kiuj formas Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn.

Emirlandoemirujo estas lando regata de emiro.