Kantono Argovio
El Vikipedio
| Kantono Argovio | |
|---|---|
|
Kastelo Habsburgo la historia hejmo de la Habsburgoj
|
|
| Ĉefloko | Araŭo |
| Koordinatoj | Koordinatoj: |
| Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1803 |
| Oficialaj lingvoj | germana lingvo |
| Oficiala mallongigo | AG |
| Nombro de enloĝantoj | 586792 (2007-12-31) |
| Areo | 1404 km² |
| Loĝantardenseco | 409 loĝantoj/km² |
Argovio (germane Aargau [A:Rgao], france Argovie [argoVI], itale Argovia [arGOvja], romanĉe Argovia [arGOvja]) estas unu el la plej nordaj kantonoj de Svislando. Ĝi ampleksas la suban parton de la valo de la rivero Aro (rivero) (Aargau signifas en la germana "distrikto de Aro").
Enhavo |
[redakti] Oficiala lingvo
La oficiala lingvo de la kantono estas la germana. Parolata estas efektive la argovia dialekto de la alemana).
[redakti] Geografio
La areo entutas 1.402 km² kaj enhavas ĉ. 550.000 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Araŭo.
La kantono samlimas kun Germanujo norde; en la okcidento troviĝas la kantonoj Bazelo Kampara, Soloturno kaj Berno. Sude Aargau najbaras al la kantono Lucerno kaj oriente al Zuriko.
Aargau estas plejparte ebena, tial ke ĝi situas norde de la Alpoj kaj oriente de la montaro Ĵuraso. Ĝi havas arbarplenajn montetojn kaj valojn fruktodonajn. En Argovio troviĝas la famaj sulfatriĉaj termoj de Baden kaj Schinznach.
Apud Brugg situas la ruinoj de la Kastelo Habsburgo – el kiu venas la nomo de la Habsburgoj –, la malnova monaĥejo de Königsfelden kaj la restaĵoj de la romia urbo Vindonissa (Windisch).
[redakti] Urboj
La plej grandaj urboj de Argovio estas laŭ grandeco Vetingo kun 19454 loĝantoj, Baden kun 17098 loĝantoj, Araŭo kun 15791 loĝantoj, Wohlen kun 14161 loĝantoj, Oftringen kun 11318 loĝantoj, Rheinfelden kun 11004 loĝantoj, Zofingo kun 10686 loĝantoj, Spreitenbach kun 10328 loĝantoj kaj Brugg kun 9120 loĝantoj. (La ciferoj datas de la 31-a de decembro 2007)
[redakti] Administra divido
La kantono Argovio konsistas el 11 distriktoj (stato 2009). Vidu sub:
[redakti] Historio
Ĝis 1415 la regiono estis la "kernlando" de la habsburga regno (kasteloj en Habsburg, Lenzburg, Wildegg). Dum la jaro 1415 la lando estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. Berno ekposedis la sudokcidentan parton (Zofingen, Arburgo, Araŭo, Lenzburg kaj Brugg). La t.n. "freie Ämter" ("liberajn guberniojn") (Mellingen, Muri, Villmergen kaj Bremgarten), kune kun la distrikto Baden, ekregis ĉiuj kantonoj kune kiel submetitajn teritoriojn. En 1798 la berna parto fariĝis kantono Aargau de la nova Helveta Respubliko, la freie Ämter kaj Baden iĝis la kantono Baden. En 1803 la du partoj unuiĝis en la novan kantonon Argovio.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kantono Argovio

