Uetliberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Uetliberg
Uetliberg, hejmmonto de Zuriko, sunsubiro ĉe la duonfrostiĝinta Lago de Zuriko en feburaro 2012
Alteco 869 m
Situo Svislando
Montaro Albisĉeno, Antaŭalpoj
Koordinatoj 47°20′N 8°29′O  /  47.333°N, 8.483°O / 47.333; 8.483 (Uetliberg)Koordinatoj: 47°20′N 8°29′O  /  47.333°N, 8.483°O / 47.333; 8.483 (Uetliberg)
v  d  r
Information icon.svg

Uetliberg (alemane Üetliberg) estas la hejmmonto de la urbo Zuriko. De la belvidturo sur ĝia pinto, kiu troviĝas sur la teritorio de la komunumo Stallikon, oni havas mirindan panoramon super la tuta urbo kaj la Lago de Zuriko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Uetliberg estas unu el la pintoj de la montoĉeno de Albis. Oriente de ĝi situas la Sihlvalo kaj je ĝia okcidenta flanko la "Säulisamt", kie popole nomiĝas la distrikto Affoltern.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Uetliberg estiĝis el sedimentoj de ĵurasiaj riveroj kaj parte de la glaciepokaj glaĉeroj. El per kalko kungluitaj morenŝtonetoj formiĝis dum la jarmiloj la tipa konglomeraĵo el kiu konsistas Uetliberg kaj la tuta Alibs-Ĉeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Uetliberg jam en la bronzepoko estis kelta rifuĝkastelo. Diversaj arkeologiaj trovaĵoj ankoraŭ hodiaŭ viziteblas. Ek de 1644 sur ĝi situis la altobservejo. Bunkroj el la Dua Mondmilito memorigas kiel ĝian gravan rolon kiel parto de la zurika urbodefendo laŭlonge de la tiel nomita Limat-linio.

Sur Uetliberg kaj la al ĝi kondukanta Albis-kresto dum mezepoko troviĝis ses kasteloj, de kiuj hodiaŭ ekzistas nur restaĵoj, nome: Kastelo Uetli, Sellenbüren, Friesenberg, Baldern, Schnabelburg kaj Manegg.

  • 1210 La Kastelo Uettli (origine Uotelenburg nomita laŭ la alemana ĉevalisto Uotilo) unuan fojon estis dokumente menciita.
  • 1267 Sub Rudolfo la 1-a de Habsburgo la zurikanoj detruis la Kastelon Uetli.
  • 1750 La poeto Friedrich Gottlieb Klopstock besteigt den Uetliberg
  • 1812 La altobservejo sur Uetliberg estis fermita.
  • 1815 En la iama altobersvejo estis malfermita restoracio.
  • 1838 Friedlich Bluntschli aĉetas la pinto-areon de sia kuzo Gerber Bluntschli; la zurika arkitekto Johann Caspar Breitinger konstruas tie por Bluntschli lan unuan kuracejon.
  • 1840 La gastejo kaj kuracejo Uetliberg estis malfermita.
  • 1872 La Uetliberg-Fervoj-Societo estis fondita.
  • 1873 La hotelisto Caspar Fürst aĉetas la montgastejon.
  • 1875 La Uetliberg-Fervojo malfermiĝis. La ekzistanta domo estis grandigita kaj norde de ĝi estis kontruita hotelo.
Nova beldvidturo sur Uetliberg
  • 1894 Konstruo de la belvidturo sur la montopinto.
  • 1920 La Uetliberg-Fervojo estis malfunkciigita kaj la mastrumkompanio likvidita.
  • 1922 La nove fondita fervojsocieto Zuriko-Uetliberg refunkciigas la trajnlinion.
  • 1923 La trajnlinio al Uetliberg estis elektrigita.
  • 1927 La hotelo Uetliberg estis akirita kaj transprenita de la urbo Zuriko kaj inaŭgurita la instruarbaro de la ETH.
  • 1935 La fratoj Niedermann aĉetas la hotelon
  • 1943 La hotelo estis malkonstruita
  • 1953 Oni konstruas 53 motrojn altan televidturon
  • 1954 Oni konstruas la skisaltejon "Alt Uetliberg".
  • 1967 La trajnkompanio transprenas la novan restoracion Gmüetliberg.
  • 1968 132 metrojn alta sendoturo anstataŭigas la turon el la jaro 1953.
  • 1990 La belvidturo estis anstataŭigita per novkonstruo
  • 1999 La grizonano Giusep Fry aĉetas la hotelon kun la belvidturo kaj faras novkonstruojn kaj ŝanĝojn, kiuj provokis multajn debatojn en la loka gazetaro kaj inter la popolo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Uetliberg estas ŝatata ekskurscelo de la zurikanoj sed ankaŭ multaj ekxterlandaj turistoj inter ili precipe japanoj kaj usonanoj ŝatas la facile atingeblan monton, kies grandaj arbaroj invitas al belegaj migradoj kaj promenoj. De la Ĉefstacidomo Zuriko kondukas la Uetliberg-linio de la Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojoj, tio estas la metropola trajnlinio S10, ĝis preskaŭ la pinto de la monto.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]