Albis

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Atentu: Tiu-ĉi artikolo traktas la montoĉenon Albis en Svislando. Por la komunumo kun la nomo Albiş en Rumanio vidu sub: Albiş.


Albis
Albisĉeno vidita de Uetliberg
Albisĉeno vidita de Uetliberg
Alteco 914,6 metroj
Situo Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Koordinatoj 47°16′N 8°31′O  /  47.267°N, 8.517°O / 47.267; 8.517 (Albis)Koordinatoj: 47°16′N 8°31′O  /  47.267°N, 8.517°O / 47.267; 8.517 (Albis)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Enhavo

[redakti] Geografio

Albis estas molasa montoĉeno de la Antaŭalpoj. Ĝi entendiĝas de Uetliberg (870,6 m super la marnivelo) en la nordo ĝis ĝia plej alta punkto Bürglen ankaŭ konata kiel Albishorno (914,6 m super la marnivelo) en la sudo. La montoĉeno formas la limon inter la distriktoj Horgen kaj Affoltern.

Albis estas ankaŭ la nomo de setlejo apartenanta al la komunumo Langnau ĉe Albis sur la kulmino de Albispasejo.

[redakti] Montopasejoj

Tri montpasejstratoj kondukas super la Albisĉeno, nome la Albispasejo, Buechenegg kaj Waldegg, kiuj la tutan jaron estas paseblaj. La koordinatoj indikitaj situas je la Albispasejo.

[redakti] Turismo

La Albisĉeno estas bone malfermita al la loka kaj eĉ internacia turismo. La Sihlvalo-Zuriko-Uetliberg-Fervojo unuflanke pasas tra la tuta Sihlvalo kaj aliflanke suprenveturas preskaŭ ĝis la ponto de la monto Uetliberg. Ĉe la mezo de la monto-ĉeno aertelfero ligas la komunumon Adliswil kun Felsenegg, kaj finfine eblas per la poŝtaŭtobuslinio de Langnaŭ ĉe Albis al Hausen ĉe Albis atingi la Albispasejon.

[redakti] Planeda instrupado

Sur la kresto inter Albispasejo kaj Uetliberg troviĝas la planeda instrupado, laŭ kies longeco troviĝas modeloj de la planedoj kaj astroj de nia sunsistemo.

[redakti] Televidsendiloj

Sur Uetliberg kaj Felsenegg troviĝas du gravaj televid- kaj radioelsendturoj de la svisa ŝtata televido kaj radio.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo  Migrado-propono de Ueltiberg ĝis Albishorno
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Albis
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj