Montpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Montpasejo Granda Sankta Bernardo, eĉ en junio ankoraŭ neĝkovrita, longe restis gravega itinero trans la Alpoj.

Montpasejointermonto (ankaŭ selo) estas la plej malalta punkto en ĉeno de montetoj aŭ en montaro, kiu ebligas pli-malpli facilan transiron. Laŭ la vojo tra la montaro montpasejo estas la plej alta punkto en sia ĉirkaŭaĵo (klasika topografia difino de "selo").

Ĉar montoj en antikvaj tempoj estis konsiderindaj baroj por vojaĝantoj, montpasejoj ludis gravan eĉ ŝlosilan rolon por komerco, milito kaj (popol)migrado.

Topografie montpasejo havas la ĝeneralan formon de selo inter du montoj. Por fontoj en ĝia proksimeco montpasejo estas akvodislimo. Kelkaj montpasejoj estas mallongaj laŭ krutaj deklivoj, aliaj konsistas el plurkilometre longaj valoj, kies plej alta punkto ne percepteblas per "nuda okulo" sed nur per geodezia mezurado.

Montpasejoj ofte estis uzataj por gvidi straton, foje fervojon trans la montaro. Ĉe tre altaj kaj krutaj pasejoj estis preferinde konstrui tunelon por permesi pli rapidan kaj ĉiu-sezonan trafikon.


Montpasejo Splügen (Svisio/ Italio)

La alto de montpasejo kutime estas la nura ebena grundo en sia ĉirkaŭaĵo, alta elrigardejo, do preferita por konstrui domojn. Se diversaj landoj kunlimiĝas en montaro, kutime montpasejoj konsistigas la limkontrolejojn, doganejojn kaj armepostenojn.

Ĉe stratoj trans montpasejoj kutime estas ŝildoj por indiki la nomon de la pasejo kaj la altecon super marnivelo.

Miloj da montpasejoj en la tuta mondo havas propran nomon, kelkaj estas tre famaj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]