Akvodislimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akvodislimo, nomata ankaŭ akvolimo aŭ latine divortium aquarum, estas limo inter la basenoj de du riveroj, lagojmaroj.

Multaj akvodislimoj koincidas kun montoĉenoj, de kies du flankoj akvo fluas kontraudirekte; ekzemple Karpatoj estas dislimo por multaj riveroj. Sed ankaŭ en ebenaĵoj kaj ĉe montaj pasejoj ekzistas akvodislimoj. Ili povas ankaŭ esti subteraj, tiel surface nerimarkeblaj.

Ekzistas lokoj, kie renkontiĝas tri akvodislimoj, tiel ke la akvo de tie fluas al tri direktoj. Tia loko estas en la svisaj Alpoj, ĉe Maloja, de kie akvo fluas al Atlantiko, Nigra Maro kaj Mediteraneo.

Eblas klasi akvodislimojn jene:

  • Kontinenta akvodislimo: Akvo de tie fluas al du maroj.
  • Granda akvodislimo: Akvo fluas al du riveroj, kiuj fluas en la saman maron.
  • Malgranda akvodislimo: Akvo fluas al du riveroj, kiuj poste fluas en unu saman riveron.

Ekologia signifo[redakti | redakti fonton]

Por ekologio kaj vivmedio la akvodividiloj havas gravan signifon, ĉar ili montras la limon, de kie povas okazi alfluo de diversaj materialoj, poluakvoj, poluaĵoj. Tio povas kaŭzi politikan problemon, se la poluaĵo ŝarĝas precipe la vivmedion de aliaj landoj en la sama akvokolekta areo. Tiel ekz. Hungario ofte suferas pro cianida minado en Rumanio, ĉar okazas, ke cianida poluaĵo trarompas digojn kaj enfluas riverojn (precipe Tison). Tio kaŭzas amasmorton de fiŝoj en Hungario. Ofte okazas, ke – post inundoj – rivero liveras neleĝe lokitajn hejmajn rubaĵojn, plastaĵojn el Ukrainio al Hungario.

Signifo por ŝiptrafiko[redakti | redakti fonton]

Akvodislimoj estas bariloj por ŝiptrafiko. Historie oni uzis malaltajn akvodislimojn por porti aŭ treni ŝipojn de unu baseno al alia. Poste oni konstruis kanalojn por transiri akvodislimojn. Fama ekzemplo estas la Rejn-Majn-Danuba Kanalo, kiu transiras la Eŭropan Kontinentan Akvodislimon inter Atlantiko kaj Nigra Maro.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]