Akvokolekta areo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri areo de kiu povas flui akvo al rivero. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Baseno.
Monda mapo pri akvokolektaj areoj. Grizaj mondopartoj montras senelfluajn areojn ne ligitajn al marooceano.
Ĉefaj Eŭropaj akvodividiloj (ruĝaj linioj) separantaj basenojn (grizaj regionoj).
Plurbranĉeca aŭ arbeca arangô de riveroj en akvokolekta areo.

Akvokolekta areoBaseno estas tiu surtera kaj subtera areo, de kiu povas flui akvo al riverego, laŭ natura plurbranĉeca aranĝo de riveroj, gîs elfluejo aŭ senelflua baseno. Ĉiun akvokolektan areon limas akvodividilo, ekzemple montaroj, de kies ambaŭ flankoj fluas la akvoj en malaj direktoj kun sendimentoj kaj poluaĵoj. Tiamaniere kaj kontinentoj kaj landoj tre ofte estas dividitaj laŭ basenoj kaj ties akvoj fluas en diversaj direktoj.

Vasteco de basenoj estas tre diversa: ekz. tiu de Amazono kovras akvokolektan areon de ĉirkaŭ 6 150 000 km2 kaj Danubo de ĉirkaŭ 816.000 km2.

Konoj pri tiuj basenoj estas fundamentaj por esploroj pri akvoscienco (hidrologio), naturaj danĝeroj kaj disponeblaj akvoprovizaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]