Sunsistemo
El Vikipedio
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Astronomio |
La Sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, sep aliajn planedojn, iliajn naturajn satelitojn kaj milionojn da aliaj objektoj: kvar preskaŭplanedojn, kiuj estas nova, kreskonta kategorio difinita unuafoje en 2006, kaj amason da asteroidoj, kometoj kaj malpli grandaj objektoj ĝis kosma polvo kaj plasmo interplaneda.
Dum jaroj daŭris diskutado pri la statuso de nove malkovritaj foraj objektoj, kiuj kaj similis kaj malsimilis planedojn. Ankaŭ ekestis dubo pri ĝusta kategorio de Plutono, kiun oni kutimis nomi planedo, sed kies pozicion ekŝancelis la novaj malkovroj. Por definitive forigi la necertecon, la Internacia Astronomia Unio, kiu havas la plej altan aŭtoritaton pri nomoj de la ĉielaj korpoj, konsentis pri rezolucio kun nova difino pri planedo kaj pri du aliaj kategorioj de sunsistemaj eroj.
La rezolucio (numero 5A, akceptita en Prago la 24-an de aŭgusto 2006) tekstas jene:
La punkto (c) de la difino de planedo kaŭzas, ke Plutono ne plu estu nomata planedo, dum ĝi ja plenumas la kondiĉojn de la grupo preskaŭplanedo. La nova kolektiva nomo de la tria grupo malgrandaj sunsistemaj korpoj evidente ne celas forpuŝi la jam ekzistantajn grupojn asteroido, kometo kaj aliaj, nur esti kolektiva nomo por ĉiuj astretoj (ĉiuj objektoj ekster la grupoj (1) kaj (2)).
La novaj difinoj koncernas nur nian sunsistemon. Mankas precizaj difinoj por eroj de similaj sistemoj ĉirkaŭ aliaj steloj.
Enhavo |
[redakti] Planedoj kaj iliaj lunoj
[redakti] La interna sunsistemo
[redakti] La ekstera sunsistemo
- Jupitero, kun la kvar ĉefaj lunoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto; estas ankaŭ multaj, pli malgrandaj lunetoj (listo de jupiteraj lunoj)
- Saturno, kun la ĉefaj lunoj Mimaso, Encelado, Tetiso, Diono, Reo, Titano, Japeto kaj multaj pli malgrandaj lunetoj (listo de saturnaj lunoj)
- Urano, kun la ĉefaj lunoj Mirando, Arielo, Umbrielo, Titanjo, Oberono kaj multaj pli malgrandaj lunetoj (listo de uranaj lunoj)
- Neptuno, kun la ĉefa luno Tritono kaj pluraj pli malgrandaj lunetoj (listo de neptunaj lunoj)
[redakti] Preskaŭplanedoj kaj iliaj lunoj
- Cereso
- Plutono, kun la ĉefluno Ĥarono kaj la lunetoj Nikso kaj Hidro
- Haŭmeo, kun la lunetoj Hiiako kaj Namako
- Makemako
- Eriso, kun la luneto Disnomio
[redakti] Malgrandaj sunsistemaj korpoj
Tiu ĉi kategorio inkluzivas planedetojn kaj kometojn. Ĝi ankaŭ inkluzivas la jenajn objektojn:
- Asteroidoj, inter kiuj Cereso (preskaŭplanedo ekde 2006), Vesto (ebla preskaŭplanedo), Palaso, Higeo kaj Junono
- Kujperzonanoj: Hujo, Logoso (luno Zoeo), Ĥaoso, Radamanto, Deŭkalio, Borasiso (luno Pabuo), Teharonhiavako (luno Saviskero)
- Disdiskanoj: Ceto (luno Forciso), Tifono (luno Eĥidno)
- Grandaj trans-Neptunaj astroj (verŝajne preskaŭplanedoj): Orkuso (luno: Vanto), Iksiono, Varuno, Kvaoaro (luno: Vejvoto), 2007 OR10, Sedno
[redakti] La sunsistemo kiel parto de la Lakta Vojo
La sunsistemo estas tre malgranda parto de nia galaksio la Lakta Vojo: La Suno estas unu el la plurcent miliardoj da steloj en la tuta galaksio. Ĝi troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro al la rando. Lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian sunsistemon. La sistemo havas aĝon de proksimume 4500 – 5000 milionoj da jaroj. Ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.
La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. La sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de la sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).
Jam estas pruvoj, ke aliaj stelsistemoj ekzistas ĉe aliaj steloj en la Lakta Vojo kaj en aliaj galaksioj.
[redakti] Aliaj projektoj
|
||||||||||||||||||