William Herschel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William Herschel

Friedrich Wilhelm HERSCHEL [herŝl], poste Frederick William HERSCHEL (naskiĝis la 15-an de novembro 1738 en Hanovro, mortis la 25-an de aŭgusto 1822 en Slough) estis germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto. Lia plej granda ago estis en 1781 la malkovro de la Urano, la sepa planedo de la Sunsistemo. Li ankaŭ malkovris infraruĝan radiadon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Herschel naskiĝis en Hanovro kiel unu el dek gefiloj de Isaak Herschel, militar-muzikisto el juda-germana familio. 14-aĝa ankaŭ Wilhelm membriĝis en la Gvardio de Hanovro kiel hobojisto. En 1756 li kaj lia frato Jakob fuĝis en Anglion antaŭ la alveno de la francaj trupoj, kiuj okupis Hanovron en 1757. En Anglio li angligis sian nomon el "Friedrich Wilhelm" al "Frederick William". En Londono William laboris kiel hobojisto, violonisto kaj komponisto. Poste li iĝis ankaŭ orgenisto. Li komponis 24 sinfoniojn, multajn konĉertojn, kaj preĝejan muzikon. Post laboro kiel orkestrestro en Newcastle, Leeds, Halifax li iĝis direktoro por publikaj koncertoj en Bath. Liaj fratoj Dietrich, Alexander, kaj Jakob ankaŭ laboris kiel membroj de la orkestro de Bath kaj lia fratino Caroline kiel soprano-solokantistino.

William post 1773 disvolvis intereson pri matematiko, poste pri astronomio, kaj komencis produkti mem teleskopojn. Li mezuris la altecon de lunaj montoj kaj produktis liston de duopaj (binaraj) steloj.

Eltrovoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1781 li malkovris la planedon Urano kaj iĝis tuje fama. Li nomis la planedon "Georgium Sidus" (latine "stelo de Georgo") honore al sia patrono, la reĝo Georgo la 3-a de Anglio. Kontraŭe en Francio la nova planedo nomiĝis simple "Herschel", ĝis finfine 1850 la nomo "Urano" proponita de Bode ĝenerale akceptiĝis kaj disvastiĝis. Pro la malkovro de Urano William ricevis la Copley Medal kaj iĝis membro de la Royal Society. En 1782 li ricevis la titolon "King's astronomer" (astronomisto de la reĝo).
  • En 1783 William donis teleskopon al sia fratino Caroline, kiu poste malkovris mem multajn kometojn, kaj laboris ekde tiam kiel lia asistantino.
  • En 1786 li moviĝis al Slough, kie li loĝis ĝis sia morto. La domo de la familio Herschel estis konata kiel "Observatory House" (observatoria domo).
  • En 1787 li malkovris du satelitojn de Urano, Oberono kaj Titanjo.
  • En 1788 li edzinigis la vidvinon Mary Pitt.
  • En 1789 li malkovris ankaŭ du aliajn satelitojn: la saturnajn lunojn Encelado kaj Mimaso.
  • En 1792 la ununura filo de William kaj Mary naskiĝis: John Herschel. Ankaŭ li iĝis fama astronomisto.
  • En 1800 William malkovris ankaŭ la ekzistadon de la infraruĝa radiado.

Krom la famaj maltrovoj de William Herschel li produktis ankaŭ detalan katalogon de nebulozoj kaj malkovris, ke la plejgranda parto de la "duopaj steloj" ne estas nur optikaj duopoj, sed vere du steloj proksime cirklo-irantaj unu la alian. Kaj li maltrovis ankaŭ ke la sunsistemo moviĝas trans la spaco kaj komputis la direkton de la movado.