Oberono (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oberono
Oberono fotita de Vojager 2
Malkovro
Malkovrita de William Herschel
Malkovrita la 11-an de januaro 1787
Orbitaj karakteristikoj
Meza radiuso 583 500 km
Discentreco 0,0014
Periodo de rivoluo 13,46 tagoj
Klinangulo 0,068°
Natura satelito de Urano
Fizikaj karakteristikoj
Ekvatora diametro 1 523 km
Maso 3,01×1021 kg
Meza maso povolumene 1,63×103 kg/m3
Surfaca gravito 0,35 m/s2
Rotacia periodo sinkrona
Albedo 0,23
Surfaca temperaturo ĉ. 85 K
Atmosferaj karakteristikoj
Atmosfera premo ne havas atmosferon

Oberono (aŭ Uranus IV) estas la plej malproksima el la grandaj naturaj satelitoj de planedo Urano, kaj la dua plej granda. Ĝin malkovris en 1787 angla astronomiisto William Herschel.

Ĉiu luno de Urano nomiĝas laŭ roluloj de Ŝekspiraj teatraĵoj, aŭ tiuj de Alexander Pope. Oberono havas la nomon de Oberono reĝo de la feoj el Somermeznokta sonĝo de Ŝekspiro.

Oberon konsistas el proksimume 50% akvoglacio, 30% silikatoj, kaj 20% metanaj, karbonaj kaj nitrogenaj kombinaĵoj. Ĝia surfaco estas maljuna, kraterplena, kaj montras tre malfortan internan agadon, escepte de neidentigita malhela materialo kiu plenigas la fondojn de multaj krateroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]