Somermeznokta sonĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Somermeznokta sonĝo (A Midsummer Night's Dream, angle) estas komedio de William Shakespeare, verkita ĉirkaŭ la jardeko de 1590.

Titania kaj Oberon - Sir Joseph Noel Paton, 1849.
Hermia kaj Helena de Washington Allston, 1818, nome la du amikinoj kiujn miskomprenoj kaj la teatraĵa konflikto malamikigas kaj poste reamikigas.
Vince Cardinale kiel Puck el prezento de "A Midsummer Night's Dream" ĉe Carmel Shakespeare Festival, Septembre 2000

Datoj[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias certe kiam la teatraĵo estis skribita kaj prezentita al publiko unue, sed oni kredas ke estis ĉirkaŭ 1594 kaj 1596. Kelkaj aŭtoroj defendas ke ĝi estis skribita por la geedziĝo de Sir Thomas Berkeley kaj Elizabeth Carey, en februaro de 1596. La komedio do naskiĝis tempoproksime al Romeo kaj Julieta, kaj komentintoj emfazis, ke simila konflikto kiel en tiu tragedio okazas ankaŭ ĉi tie, eĉ dufoje: tuj komence patra malpermeso malhelpas, eĉ sub mortominaco, la geedziĝon de Lisandro kaj Hermia, kaj en la 5-a akto Piramo kaj Tisbe mortigas sin pro amo - ĉi tie sanga amtragedio turniĝas en burleskon per la ludo fare de la metiistoj, do temas pri parodio.[1]

Kurioze la titolo de la komedio indikas la 24-an de junio, sed la okazo ne okazas tiam sed fine de aprilo al 1-a de majo. Do ne temas pri festo de Sankta Johano.[2] Sed ĉar temas pri sonĝo, ĝi povas okazi plej taŭge en tiu somermeza nokto.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

La komedio finas per tri nuptoj, kio sugestas, ke ĝi estis verkita por tia festo de aristokrata paro. Tiele Tezeo reprezentus la nobelan fianĉon, idealigitan senjoron grandaniman, kvazaŭ kiel humanisma idealo de la absoluta monarko, propra de la epoko.[3] Kontraste al tiu stabila rolulo aperus amo kiel blinda emocio. Ankaŭ kontraste estas tri niveloj aŭ tavoloj de roluloj kaj de scenoj: la amuza grupo de metiistoj kiuj iĝas amatoraj aktoroj (kaj parodio de la tiama aktoraro kaj teatro mondo ŝekspira), la realaj ĉirkaŭantoj de Tezeo kaj la "fikciaj" Pukk kun Oberono kaj Titania.

Laŭ la citata eldono de Kalman Kalocsay, la nomoj de la roluloj estas: Tezeo, duko de Ateno; Egeo, patro de Hermia; Lisandro kaj Demetrio, enamiĝintaj al Hermia; Filostrato, amuzestro de Tezeo; Adzo, ĉarpentisto; Raboto, meblisto; Bobeno, teksisto; Fluto, blovil-riparisto; Potnazo, ladisto; Magero, tajloro; Hipolita, reĝino de amazonoj, fianĉino de Tezeo; Hermia, filino de Egeo, enamiĝinta al Lisandro; Helena, enamiĝinta al Demetrio; Oberono, reĝo de feoj; Titania; reĝino de feoj; Pukk aŭ Robino la Bonulo; Pizofloro, Aranenreto, Tineo kaj Mustardsemo, feoj; aliaj gefeoj eskortantaj la reĝon kaj reĝinon, kaj eskorto de Tezeo kaj Hipolita. La scenejo montras Atenon kaj arbaron proksiman.[4]

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la nupto de Tezeo kaj Hipolito okazas mikso de fantazio, sonĝoj, amo kaj magio kiu interplektas tri historiojn: en unu nivelo, amhistorio de nobela paro malhelpata de patra malpermeso, en dua nivelo, amuzaj mallertaĵoj de laboristaj amatoraj aktoroj kaj en tria nivelo, grupo de membroj de la submondo de feoj, nepra por la solvo de la konflikto, sed kiu dekomence plie malhelpas.

Esperantaj versioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Postparolo al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 81.
  2. Postparolo al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 81.
  3. Postparolo al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 82.
  4. Dramatis Personae al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 6.