La Laguna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por similaj nomoj, vidu la paĝon San Cristóbal.
La Laguna
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38200–38299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 159 034  (2023) [+]
Loĝdenso 1 558 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 29′ N, 16° 19′ U (mapo)28.485277777778-16.316666666667Koordinatoj: 28° 29′ N, 16° 19′ U (mapo) [+]
Alto 543 m [+]
Areo 102,06 km² (10 206 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Laguna (Kanariaj insuloj)
La Laguna (Kanariaj insuloj)
DEC
La Laguna
La Laguna
Situo de La Laguna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Cristóbal de La Laguna [+]
vdr
Situo sur Tenerifo
La Laguna

San Cristóbal de La Laguna, nomata ankaŭ simple La Laguna, estas municipo sur insulo Tenerifo (provinco Santa Cruz de Tenerife en Hispanio). Ĝi situas en la nord-oriento de la insulo, en la valo de Aguere. La urbo estas sidejo de la Konsulta Konsilio de la Kanarioj. En 1999 Unesko deklaris ĝin Monda Kulturheredaĵo.

La municipo havas areon de 102,06 km², en januaro 2006 ĝi havis 142.161 loĝantojn. Kun la insula ĉefurbo ĝi apartenas al la aglomeraĵo Santa Cruz de Tenerife-La Laguna. La koordinatoj estas 28° 29′ N 16° 18′ U / 28.483 °N, 16.300 °U / 28.483; -16.300 (mapo). Plej alta monto estas Pico del Inglés kun 980 m. La indiĝena nomo de la regiono estis Aguere [agEre]; ĝi estas ankoraŭ uzata en poezio kaj ĵurnalistiko.

Al la municipo apartenas flughaveno Los Rodeos, la pli norda el la du flughavenoj de la insulo. Sur ĉi tiu flughaveno en 1977 okazis la aviadila katastrofo de Tenerifo (la plej granda iam, escepte de 11-a de septembro 2001).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo Juan Régulo Pérez fondis eldonejon Stafeto kaj laboris ĉe Universitato La Laguna.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]