Ateno

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.

Ateno (greke Αθηναι [athinaj]), aŭ grekece Atenoj, estas la nuna ĉefurbo de Grekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.

La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nomiĝas nun Atiko, (samkiel dum la antikva epoko) kaj Ateno estas la regiona centro. La urba haveno Pireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko.

La internacia flughaveno de la urbo estas nomata laŭ Eleftherios Venizelos. Ekzistas metroo.

La civito Ateno estis dum la antikva epoko unu el la unuaj demokratioj, kaj estis tre grava centro de la helena civilizo.

Enhavo

[redakti] Etimo

La nomo de la urbo venus, laŭ iuj, de la Hindeŭropa radiko ath- = kapo, supro, ĉar Akropolo, sur la samnoma monteto, estas la "fundamanta kerno" de la urbo. Tio klarigas la mito pri la nasko de diino Atena, kiu eliris tute armita el la kapo de Zeŭso.

Antikve, la nomo estis Ἀθῆναι / Athễnai (plurala vorto)[1]. En moderna lingvo, Αθήνα / Athína estas la oficiala urba nomo.

[redakti] Geografio

[redakti] Loĝantaro

Ateno estas la ĉefa urbo de Grecio, kun 3,7 milionoj da loĝantoj en 2001, tio estas ĉirkaŭ unu triono de la entuta loĝantaro de Grecio

Antikva tempo : 300 000/400 000 da loĝantoj (estimado)
Jaro 1853 : 30 600
1879 : 65 500
1896 : 123 000
1925 : 443 000
2001 : 3 761 810

[redakti] Urba morfologio

Ateno kuŝas sur ebenaĵo Atiko, inter montoj Aegialo okcidente, monto Parneso (Πάρνηθα) norde, Likavito (Λυκαβηττός) nord-oriente, Himeto (Υμηττός) oriente, kaj la Sarona Golfo sud-okcidente.

Pro tiuj naturaj limoj, la urbo ne povos pligrandigi, kaj estas trafita de problemoj de polucio.

La antikva urbo estis konstruata ĉe la piedo de monto Akropolo (ἀκρόπολις)

[redakti] Vizitindaĵoj

La urbo estis ejo de la 1-aj modernaj 1-aj modernaj Olimpikoj en 1896, de la interaj Olimpikoj de 1906 kaj gastigis la Someran Olimpikon dum 2004.

[redakti] Historio

La diino de Ateno estis Atena.

Sankta Paŭlo predikis al atenanoj pri "nekonata dio".

[redakti] Partneraj urboj

Ateno havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

[redakti] Referencoj

  1. Laŭ Tucidido la pluralo estas postsigno de la kuniĝo de urboj kiuj iĝis Ateno.

[redakti] Esperanto kaj Ateno

En Ateno dum la jaro 1976 okazis la 61-a UK de Esperanto.

[redakti] Aliaj projektoj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Ateno

[redakti] Retaj ligiloj

·  oficialaj paĝoj de la urbo Ateno
·  inoficialaj paĝoj de la urbo Ateno
·  retejo de la Somera Olimpiko 2004 en Ateno
·  kategorio pri Ateno en la anglalingva DMoz
·  kategorio pri la urbo en la greklingva DMoz

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Koordinatoj: 37° 58′ 40″ norde, 23° 43′ 40″ oriente

Aliaj lingvoj