Kopenhago

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Kopenhago, marto 2001
Kopenhago, marto 2001

Kopenhago (dane: København IFA: [købn̩ˈhaʊˀn]) estas la ĉefurbo de Danio kaj la plej granda urbo de la lando (kun 1.211.542 homoj en la regiono (2006)), kiu enhavas 16 komunumojn. En Kopenhago situas la nacia parlamento, la registraro kaj la monarkio.

La originala nomo de la urbo, de kiu devenas la nuna dana nomo, estas Kjøbmandehavn, kiu signifas "haveno de komercistoj". La esperanta nomo de la urbo devenas de la germana nomo, Kopenhagen.

Enhavo

[redaktu] Historio

Kopenhago estis fondita ĉ. 1000 de Sweyn 1-a Forkbarta kaj lia filo Canut la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hanza Alianco. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbatalis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la brita batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleono, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj tuta Danio estis okupita fare de la germanaj trupoj, de la aprilo 1940 ĝis majo 1945.

[redaktu] Geografio

Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ al markolo konata kiel Øresund kaj al la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.

En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉ. 1,8 milionoj da homoj. La Øresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 millionoj da homoj.

[redaktu] Kulturo

La Marvirineto, monumento pri Hans Christian Andersen, situas en la haveno de la urbo.
La Marvirineto, monumento pri Hans Christian Andersen, situas en la haveno de la urbo.

La danaj novaĵgazetoj rangas Kopenhagon kiel unu el la plej bonaj urboj de la mondo laŭ vivkondiĉoj malgraŭ la altaj kostoj de vivado.


[redaktu] Amuzado

Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.

[redaktu] Trafiko

Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Øresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.

[redaktu] Gravaj vidindaĵoj en aŭ ĉirkaŭ Kopenhago

[redaktu] Homoj ligitaj al Kopenhago

[redaktu] Vidu ankaŭ

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

[redaktu] Esperanto en Kopenhago

[redaktu] Eksteraj ligoj