Tramtransporto en Kopenhago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Kopenhago
Tramo en Kopenhago (februaro 1969)
Tramo en Kopenhago (februaro 1969)
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Kopenhago
 Danio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 22-a de oktobro 1863
Fino de trafiko 22-a de aprilo 1972
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 99,8 km
Nombro de linioj 18
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Københavns Sporveje (KS)
vdr

Tramtransporto en Kopenhago (dane Københavns Sporveje) estis tramreto funkciinta de la 22-a de oktobro 1863 ĝis la 22-a de aprilo 1972 en kaj ĉirkaŭ Kopenhago, Danio. La unuaj linioj estis ĉevaltiraj tramoj kiuj estis anstataŭigitaj en la 1880-aj jaroj per vapormovitaj tramoj. En la 1890-aj jaroj elektraj tramoj estis lanĉitaj. La tramoj estis funkciigitaj fare de kelkaj privatfirmaoj ĝis 1911 kiam la urbo transprenis la funkciadon de la plej granda parto de la sistemo, sekvita per plena transpreno kelkajn jarojn poste.

La sistemo estis fermita la 22-a de aprilo 1972, en tempo kiam tramsistemoj en tuta Eŭropo kaj Nordameriko estis fermitaj ĉar ili ne estis viditaj kiel moderna transportsolvo kaj ili estis plejparte anstataŭigitaj per busoj kaj aŭtoj. Kopenhago ankaŭ havis vastiĝantan ĉeurban fervojon, la S-trajnon, kiu disetendiĝis multe dum la antaŭaj jardekoj.


Mapo (1920)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]