Tycho Brahe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tycho Brahe
Tycho Brahe
dana astronomo
Naskiĝo 14-a de decembro 1546
en Kastelo Knutstorp, Danio
Morto 14-a de oktobro 1601
en Prago
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Tycho BRAHE (14-a de decembro 1546 - 14-a de oktobro 1601) estas dana astronomo kaj astrologo. Li havis observatorion nomitan Uranienborg sur la insulo Ven en Sundo inter Danio kaj Svedio.

Mauerquadrant (Tycho Brahe 1598)

Tycho estis la supereminenta observa astronomo de la antaŭ-teleskopa periodo, kaj liaj observadoj de stelaj kaj planedaj pozicioj atingis senegalan precizecon por tiu tempo. Post lia morto, liaj registroj de la moviĝo de la planedo Marso ebligis al Keplero malkovri la leĝojn de planeda moviĝo, kiu provizis fortan subtenon por la heliocentra (suncentrita) teorio de la sunsistemo de Koperniko. Tycho mem ne kredis tiun teorion, sed proponis kompromisan sistemon en kiu la planedoj krom la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno dum la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. Tycho diris, ke se Tero rondirus Suno, la homoj devus vidi, ke la steloj moviĝas sur la firmamento kvazaŭ la moviĝo de la Tero devigus. Li ne komprenis, ke la steloj estas tie malproksime, ke la homoj ne povus vidi tiajn moviĝojn.

Dum li estis studento, li perdis parton de sia nazo en duelo. Dum la cetero de sia vivo, li portis arĝentan anstataŭaĵon.

Ĉar li malkonsentis kun la nova reĝo de sia lando, li translokiĝis al Prago en 1599 kie li eklaboris por imperiestro Rudolfo la 2-a. Tie li konstruis novan observatorion kaj laboris tie ĝis sia morto.

La morto de astronomo[redakti | redakti fonton]

Lia tombo estas en la preĝejo Týnský chrám - Týn-preĝejo - en Prago. En jaro 2010 Jens Vellew de Aarhus Universitato en Danio organizis novan enketon pri haroj kaj ostoj de la astronomo. En jaro 1996 oni trovis hidrargon en lipharoj eltombigitaj en 1901. Oni supozis ankaŭ venenan influon aŭ murdon. Eble estis ankaŭ nur kuracilo kun hidrargo. En novembro de 2012 oni ekskludis la intencan venenadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]