Teleskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri observilo. Se vi serĉas informojn pri la samnoma konstelacio, vidu la paĝon Teleskopo (konstelacio).
Lunette mg 2368.jpg

Teleskopo estas astronomia instrumento por observi malproksimajn objektojn per akumulado kaj fokusado de elektromagneta radiado. Ĝi estas eble la plej grava astronomia ilo. Teleskopoj pligrandigas la ŝajnan angulan grandecon de objektoj, krom ilia ŝajna heleco. Estas tradiciate, ke Galilejo estis la unua, kiu uzis teleskopon por astronomiaj celoj.

La vorto "teleskopo" kutime signifas optikan teleskopon, sed ekzistas teleskopoj por la plejparto de la spektro de elektromagneta radiado.

Radiaj teleskopoj estas fokusitaj radiaj antenoj, kutime konstruitaj kvazaŭ grandaj pelvoj. La pelvo foje konsistas el konduktiva drata maŝo kies truoj estas pli malgrandaj ol la ondolongo de la ricevenda radiado. Radiaj teleskopoj ofte funkcias duope, aŭ plurope, por sintezi grandan "virtualan" aperturon, kiu estas simila laŭ grandeco al la distanco inter la teleskopoj. La plej granda estas preskaŭ same larĝa kiel la Tero. Oni nun ankaŭ aplikas aperturan sintezon al optikaj teleskopoj.

Ikso-radiaj kaj gamaradiaj teleskopoj havas malfacilaĵon, ĉar tiaj radioj trairas la plimultajn metalojn kaj vitrojn. Ili uzas ringajn "deturnetantajn" spegulojn, faritajn el pezaj metaloj, kiuj reflektas la radiojn nur kelke grade. Ĉi tia spegulo kutime estas sekco de rotacianta parabolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Por registri bildojn, modernaj teleskopoj tipe uzas lumkaptilon anstataŭ filmon. Jen la detektilo de la Kepler-kosmoŝipo

La plej fruaj konataj funkciantaj teleskopoj estis la refraktaj teleskopoj kiujn inventis en Nederlando en 1608 Hans Lippershey kaj Zacharias Janssen, fabrikistoj de okulvitroj en Middelburg, kaj Jacob Metius en Alkmaar.[1] Galileo aŭdis pri la nederlandaj teleskopoj en junio 1609, konstruis la propran en unu monato, [2] kaj multe plibonigis ĝin en la sekva jaro.

La ideo ke la objektivo (lumkolektilo), povus esti spegulo anstataŭ lenso estis esplorata baldaŭ post la invento de la refrakta teleskopo.[3] La eblaj avantaĝoj de uzado de parabola reflektilo - redukti sferan aberacion kaj manko de kromata aberacio - sekvigis multajn proponojn kaj plurajn provojn konstrui reflektajn teleskopojn.[4] En 1668, Isaac Newton konstruis la unuan praktikan reflektan teleskopon, laŭ plano kiu nun portas lian nomon, la Neŭtona reflektoro.

La invento de la akromata lenso en 1733 parte korektis kolorajn aberaciojn esence proprajn al simpla lenso kaj ebligis konstrui malpli longajn, pli kapablajn refraktajn teleskopojn. Reflektaj teleskopoj, kvankam ne limigitaj de koloraj problemoj propraj al refraktiloj, estas malhelpataj de la uzo de speguloj el rapide senbriliĝemaj spegulumaj metaloj, uzataj dum la 18-a kaj frua 19-a jarcentoj. Tiun problemon moderigis speguloj el arĝentotegita vitro en 1857,[5] kaj aluminiizitaj speguloj en 1932.[6] La maksimuma fizika grando por refraktaj teleskopoj estas proksimume 1 metro. Tio diktas ke la vasta plejmulto da grandaj optikaj esploraj teleskopoj konstruitaj depost la komenco de la 20-a jarcento estis reflektaj. La plej grandaj reflektaj teleskopoj havas objektivon pli grandan ol 10 metroj.

En la 20-a jarcento estis evoluigitaj teleskopoj kiuj funkcias en vasta gamo da ondolongoj ek de radioondoj ĝis gamaradioj. La unua radia teleskopo ekfunkciis en 1937. Poste, vaste diversaj kompleksaj astronomiaj instrumentoj estis evoluigitaj.

Specoj de optikaj teleskopoj[redakti | redakti fonton]

Klasikaj teleskopoj estis uzantaj lensojn. Unue ekzistis la tipoj laŭ Kepler kaj Galilejo. Por konstrui pli grandajn teleskopojn oni uzas spegulojn en formo de parabolo.

  • Teleskopo Newton

Telescope newton schema.png

  • Teleskopo Cassegrain

Telescope cassegrain principe.png

  • Teleskopo Schmidt

Telescope schmidt cassegrain complet.png

Por pligrandigi la sensivecon por malhelaj objektoj kaj speciale la disigiblecon, oni kombinas teleskopojn. Angle tion oni nomas "array".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La Very Large Array ĉe Socorro, New Mexico, Usono.
Crab Nebula.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Astronomio