Asteroido

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La asteroido 243 Ida fotita de la kosmoesplorilo Galileo en aŭgusto 1993. Dekstre videblas eta luno de la planedeto.
Komparo de la grando de Vesto, Cereso kaj la tera Luno.

Asteroido estas malgranda ĉielkorpo, kiu moviĝas ĉirkaŭ la Suno same kiel la planedoj – ĉefe en la asteroida zono inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero –, sed ne estas kometo. Ĉar nur antaŭ kelkaj jardekoj oni ekmalkovris asteroidecajn korpojn ekster la orbito de Neptuno, ekzemple la kujperanojn, oni kutime aplikas la nocion "asteroido" nur al objektoj en la ena sunsistemo, kaj planedeto al ĉiuj.

Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el ĉirkaŭsuna planedonaska nubo, kiuj ne kungluiĝis por formi planedojn.

La malsameco inter asteroidoj kaj kometoj nur baziĝas pri ilia aspekto: kometoj posedas klare videblan voston, konsistanta el gaselfluo. Pro la granda malsimileco de la unuaj konataj asteroidoj disde kometoj, historie ekestis firma distingo inter la du konceptoj, kiujn nur ekde 2006 arigas la komuna nomo "malgrandaj sunsistemaj objektoj", tiujare oficialigita de la Internacia Astronomia Unio. Jam okazis, pasintece, ke iuj objektoj klasitaj kiel asteroidoj ekŝprucigis voston, kaj tiel estis reklasitaj kiel kometoj.

Enhavo

[redakti] Historio

Tradicie, oni klasadis la malgrandajn ĉielkorpojn orbitantajn la Suno kiel asteroidojn, kometojn aŭ - okaze de diametro malpli granda ol dek metroj - meteoroidojn.[1] Tamen, la vorto "asteroido" ne havis precizan difinon, kaj ĝis 2006 la Internacia Astronomia Unio preferis la nomon planedeto. En 2006 oni enkondukis la novan kategorion de malgrandaj sunsistemaj objektoj, kiu inkluzivas la ĝistiamajn asteroidojn kaj kometojn. Laŭ tiu difino, la aro de malgrandaj sunsistemaj objektoj "inkluzivas la plejparton de la sunsistemaj asteroidoj, la plejparton de la transneptunaj ĉielobjektoj".[2]

[redakti] Klasado laŭ konsisto

253 Matildo, C-tipa.
951 Gaspro, S-tipa.

Asteroidoj estas klasataj laŭ siaj optikaj spektroj, kiuj kongruas kun la konsisto de iliaj surfacoj.

[redakti] C-tipaj asteroidoj

Tre malhelaj asteroidoj, karbonecaj, kun albedo ĉirkaŭ 0,03, similaj al la meteorŝtonoj konataj kiel karbonecaj ĥondritoj. Iliaj kemiaj konsistoj similas tiun de Suno, krom koncerne al hidrogeno, heliumo kaj vaporiĝemaj elementoj. Iliaj spektro estas griz-blua. Ĉi-tiun kategorion anas 75% el la konataj asteroidoj.

[redakti] B-tipaj astroidoj

Subklaso de la C-tipaj asteroidoj. Maloftaj, ili troviĝas en la ekstera parto de la asteroida zono kaj en la palasa familio. Ili diferencas de la C-tipaj ĉar ilia spektro montras malpli da absorbo en la ultraviola radiado, kaj ilia koloro estas pli blua ol ruĝa. Ilia albedo estas pli granda ol tiu de la C-tipaj.

Spektroskopia analizo pensigas ke la surfaco de tiaj asteroidoj entenas anhidrajn silikatojn, hidratajn argilojn, organikajn polimerojn, magnetiton kaj sulfidojn.

[redakti] D-tipaj asteroidoj

Tre malhelaj asteroidoj, kiuj aspektas iom ruĝaj, kaj entenas silikatojn, karbonon kaj eble akvoglacion. Tiajn asteroidojn oni trovas en la ekstera parto de la ĉefa asteroida zono, kaj ili povus esti objektoj venintaj de la Kujper-zono.

[redakti] S-tipaj asteroidoj

Asteroidoj de tipo silikata, sufiĉe helaj (albedo inter 0,10 kaj 0,22). Ili estas riĉaj je metaloj: fero, nikelo kaj magnezio. Ilia spektro plifortiĝas en la ruĝa, simile al tiu de la ferŝtonaj meteoritoj.

17% el la konataj asteroidoj estas S-tipaj.

[redakti] M-tipaj asteroidoj

Aliaj metalaj asteroidoj: ili konsistas el fera-nikela alojo kaj estas helaj (albedo 0,1 al 0,18).

[redakti] Aliaj tipoj

Pli maloftaj estas asteroidoj de aliaj tipoj, kiujn oni iom post iom malkovras:

  • E-tipaj: entenante enstatiton
  • R-tipaj: kiuj aspekas ruĝaj
  • V-tipoj: kiunj oni supozas esti fragmentoj de 4 Vesto.

[redakti] Ĉefaj asteroidoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de asteroidoj.

[redakti] Vortouzo en Esperanto

Ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido", kiel ekzemple "He! ĉu vi loĝas sur asteroido?" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, kaj ne atentas sian ĉirkaŭaĵon; ankaŭ pri homoj havantaj ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estantajn for de la mondo). Tiu ĉi kaj aliaj esprimoj devenas de la ĉefrolulo de la rakonto La Eta Princo.

[redakti] Referencoj

  1. Beech, M. (September 1995). "On the Definition of the Term Meteoroid". Quarterly Journal of the Royal Astronomical Society 36 (3): 281–284. Retrieved on 2006-08-31. 
  2. The Final IAU Resolution on the definition of "planet" ready for voting (IAU)

[redakti] Libro

Asteroids, comets, and dwarf planets / Andrew S. Rivkin Santa Barbara, Kalifornio. : Eldonejo: Greenwood Press, c2009; 206 paĝoj . : Ill.; (Greenwood guides to the universe); Bibliografio. Inkludas bibliografiaj referencoj kaj indekso; ISBN 978-0-313-34432-9 (hard copy); ISBN 978-0-313-34433-6 (ebook)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj