2060 Ĥirono
| 2060 Ĥirono | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 2060 Chiron |
| Aliaj nomoj | 1977 UB ; 95P |
| Historio | |
| Malkovrinto | Charles T. Kowal |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
18-a de oktobro 1977 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
2049,190 Gm (13,698 AU) 1273,465 Gm (8,513 AU) 2824,915 Gm (18,883 AU) |
| Discentreco | 0,379 |
| Meza anomaliangulo | 102,753° |
| Klinangulo | 6,928° |
| Periodo | 18517,550 tagoj (50,698 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 7,75 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
209,361° |
| Argum. de periapsido | 339,803° |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 166 km |
| Rotacia periodo | 0,2466 tago (5,918 horoj) |
| Geometria albedo | 0,15 |
| Observaj ecoj | |
| Spektroklaso | B, Cb |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 6,5 |
(2060) Ĥirono estas tre granda asteroido en la ekstera regiono de la sunsistemo. Ĝin malkovris la 18-an de oktobro 1977 la usona astronomo Charles Thomas Kowal kaj estas la unue konata membro de la klaso de centaŭroj.
Fakte, tiu astro estis jam observita la 24-a de aprilo 1895 kaj rigardita kiel asteroido. Kowal hipotezis, ke povus esti kometo kaj proponis nomi ĝin Ĥirono : ĝia duopa eco kometo/asteroido memoriganta la duopan econ homo/ĉevalo de la centaŭro Kirono el la helena mitologio. (Ne konfuzu ĝin kun Ĥarono, la plutona luno.)
En 1988 oni mezuris pligrandigon de ĝia lumeco de preskaŭ unu videbla magnitudo, en 1989, hararo kaj vosto, tipaj de kometoj estis observitaj, pruvo ke ĝi estas ja kometo ; sed kun diametro de 166 km, ĝi estas multe pli granda ol la konataj kometoj.
Nuntempe ĝi estas ano de ambaŭ klasoj kaj signifiĝas ankaŭ per la kometa nomo 95P/Ĥirono.
Orbito [redakti]
Ĥirono ĉirkaŭas la sunon per distanco inter 8,470 AU (perihelio) kaj 18,917 AU (afelio) en 50,67 jaroj. La orbito situas inter la orbitoj de la planedoj Saturno kaj Urano, sed elstaras iom en la saturnan orbiton. Ĝi havas discentrecon de 0,381 kaj kliniĝas 6,936° kontraŭ la ekliptiko.
Kiel Centaŭro, ĝi ne havas stabilan orbiton. ĝi estas rigardita kiel objekton el la Kujper-zono, disorbitigita pro gravitaj perturboj. Post analizo de ĝiaj vaporiĝemaj materialoj, oni estimas ke ili tute vaporiĝos en kelkaj milionoj da jaroj se Ĥirono restas sur sia nuna orbito.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de 2060 Chiron (de IAU Minor Planet Center)
- angle 2060 Chiron : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 2059 Babokivario | 2060 Ĥirono | 2061 Anza |