Kometo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kometo 9P/Tempel kolizias kun Deep Impact
Kometo C/2011 W3 (Lovejoy) el orbito

Kometo estas malgranda astra korpo, aŭ astreto, kun "vosto" de elfluanta gaso, kiu venas de la ekstera parto de la sunsistemo. Oni foje nomas ĝin "malpura bulo da neĝo". Ĝi estas simila al asteroido, sed plejmulte konsistas el karbona dioksida, metana kaj akva glacioj kun malmulte da polvo kaj malgrandaj rokoj; multaj asteroidoj ankaŭ konsistas el glacioj, sed ne havas voston.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto kometo derivas el latinigo de la greka κομήτης ("portanta longan hararon"), kaj la Oxford English Dictionary notas, ke la termino (ἀστὴρ) κομήτης jam signifas "long-hara stelo, kometo" en greka. Κομήτης estis deriva el κομᾶν ("havi lonan hararon"), kiu siavice derivas el κόμη ("haro de la kapo") kaj estis uzita por signifi "la vosto de kometo".[1]

La astronomia simbolo por kometoj estas (), consisting of a small disc with three hairlike extensions.[2]

Strukturo kaj konsisto[redakti | redakti fonton]

Kerno[redakti | redakti fonton]

Kerno de la kometo Tempel 1 fotita de la kosmosondilo Deep Impact. La kerno estas proksimume 6 kilometroj granda.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kometa kerno.

Kometaj kernoj havas grandojn ekde 100 metroj ĝis 40 kilometroj. Ili konsistas el roko, polvo kaj frostigitaj gasoj kiel karbona monooksido, karbona dioksido, metano kaj amoniako.[3] Pro ilia malgranda maso, la kometaj kernoj ne fariĝas sferaj kaj havas neregulajn formojn.

Ili estas populare nomataj malpuraj neĝaj buloj, kvankam lastatempaj observoj rivelis ke ili havas rokajn surfacojn, kio sugestas ke la glacio troviĝas kaŝita sub la krusto. Kometoj ankaŭ enhavas diversajn organikajn komponaĵojn, kiel ekzemple metanolo, hidrogena cianido, formaldehido, etanolo kaj etano.[4][5][6] Dum 2009, estis konfirmita la ĉeesto de la aminoacido glicino el la polvo portita Teren per la misio Stardust.[7]

Surprize, kometaj kernoj estas inter la malpli reflektantaj objektoj en nia Sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris ke la kerno de la Haleja kometo reflektas nur proksimume 4% el la lumo kiu atingas ĝin,[8] kaj la misio Deep Space 1 malkovris ke la kometo 19P/Borrelly reflektas nur 2,4 – 3,0% el la lumo kiu atingas ĝin;[8] kompare, asfalto reflektas 7%.

Hararo kaj vosto[redakti | redakti fonton]

Kometo Holmes (17P/Holmes) dum 2007, montrante bluan jonigitan voston.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Hararo (kometo) kaj Kometa vosto.

En la plej ekstera parto de nia Sunsistemo, la kometoj restas frostigitaj kaj estas tre malfacile detekteblaj el la Tero pro ilia malgrandaj dimensioj. Ekzistas raportoj de la kosmoteleskopo Hubble pri neaktivaj kometaj kernoj en la Kujper-zono[9][10], sed ekzistas duboj pri tiuj raportoj,[11][12]. Kiam kometo alproksimiĝas al la interna parto de la Sunsistemo, la Suna radiado kaŭzas ke la volatilaj materialoj ene de la kometo vaporiĝu kaj eliru el la kerno, portante polvon. La elfluo de polvo kaj gaso formas grandegan, maldensan atmosferon ĉirkaŭ la kometo nomata hararo, kaj la forto de la Suna radiado kaj la suna vento estigas grandegan voston, kiu direktas sin for de la Suno.

Ambaŭ, la hararo kaj la vosto, estas lumigitaj de la Suno kaj foje iĝas videblaj el la Tero kiam la kometo trapasas la internan parton de la Sunsistemo. La plejmulto el la kometoj estas tro mallumaj kaj estas necese teleskopo por vidi ilin, sed iuj el ili fariĝas tiom lumaj ke estas videblaj nudokule.

La elfluoj el polvo kaj gaso havas malsamajn direktojn. La vosto el polvo ofte iĝas kurba kaj ne direktas sin tute en la kontraŭ direkto al la Suno, nomata vosto de tipo I. Male, la vosto el gaso, nomata vosto de tipo II, ĉiam direktas sin for de la Suno.

Dum la kometa kerno normale esti pli malgranda ol 50 km, la hararo povas esti eĉ pli longa ol la suna diametro, kaj la ionigitaj vostoj povas ampleksigi eĉ unu AU aŭ eĉ pli.[3]

Dum 1996, astronomoj malkovris ke la kometoj emisias ikso-radiojn.[13] Ĉi tio surprizigis la sciencistojn, ĉar ikso-radiado normale aperas ĉe korpoj kun grandaj temperaturoj. Sciencistoj kredas ke la X-radioj formiĝas pro la interago inter la kometo kaj la suna vento.[14]

Observo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la invento de la teleskopo la homoj pensis, ke la kometoj estis aŭguroj de morto kaj venonta katastrofo. El la ĉina historio ni scias, ke la homoj observis kometojn ekde jarmiloj. En la 15a jarcento Paolo dal Pozzo Toscanelli faris observojn pri kometoj kaj kalkulis ties orbitojn. Inter tiuj estis la kometo Halley en 1456.

Tycho Brahe malkovris en la 16-a jarcento, per siaj mezuroj, ke la kometoj devus esti fenomeno ekster la tera atmosfero. Je la 17-a jarcento Edmond Halley uzis la teorion de gravito, antaŭnelonge malkovrita de Isaac Newton, por kalkuli la orbitojn de la planedoj. Li malkovris, ke unu kometo revenis ĉiujn 76 aŭ 77 jarojn. Baldaŭ ĝi estis nomita la Kometo Halley, kaj ni scias, ke la homaro vidas la kometon almenaŭ ekde la 66-a jaro a. K.

La vera naturo de la kometoj estis spekulativata dum jarcentoj. En la frua 19-a jarcento la germana matematikisto Friedrich Wilhem Bessel kreis la teorion pri la vaporigo de solida objekto. Lia ideo estis forgesita dum 100 jaroj, ĝis Fred Lawrence Whipple sendepende kreis la saman teorion en 1950. Tiu teorio rapide iĝis la akceptata modelo, kaj ĝi estis konfirmita, kiam multaj kosmosondiloj flugis tra la vosto de la Kometo Halley en 1986. Tiam la kosmosondiloj akiris valorajn bildojn de la kometo, kaj oni povis vidi la fluon de gasoj de la vaporiĝanta nukleo.

Ni pensas, ke la mallong-periodaj kometoj venas de la Kujper-bendo kaj la long-periodaj kometoj venas de la nubo de Oort. Ekzistas multaj teorioj, kiuj provas klarigi la originon de la perturbo, kiu kaŭzas la falon de la kometoj en elipsegan orbiton: hipoteza stelo Nemesis, nekonata planedo Ikso, ktp.

Ironie, kometoj estas inter la plej malhelaj objektoj de la sunsistemo. La kosmosondilo Giotto malkovris, ke la Kometo Halley reflektas proksimume 4 % de la suna lumo. Por komparo: nigra asfalto reflektas 7 % de la lumo.

Ni hipotezas, ke la malhela substanco estas kompleksaj organikaj kemiaĵoj. Tiu malhela substanco helpas absorbi la sunan energion bezonatan por krei la belan spektaklan kosman degelon.

Famaj kometoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Comet (n.). Alirita 30a Julio 2013.
  2. (1920) The Encyclopedia Americana: a library of universal knowledge, Volume 26. Encyclopedia Americana Corp., 162–163. 
  3. 3,0 3,1 (2005)Comet. World Book Online Reference Center. Alirita 2008-12-27.
  4. (14 February 1997)1997 Apparition of Comet Hale-Bopp: What We Can Learn from Bright Comets. Alirita 2009-04-25.
  5. (6 April 2001)Test boosts notion that comets brought life. Alirita 2009-04-25.
  6. Stardust Findings Suggest Comets More Complex Than Thought (14 December 2006). Alirita 2009-04-25.
  7. "Found: first amino acid on a comet", New Scientist, 17 August 2009
  8. 8,0 8,1 (29 November 2001)Comet Borrelly Puzzle: Darkest Object in the Solar System. arkivita el la originalo je 2001-11-30. Alirita 2008-10-26.
  9. Cochran, A. L. (1995). "The Discovery of Halley-sized Kuiper Belt Objects Using the Hubble Space Telescope", gazeto : Astrophysical Journal, volumo : 455. COI:10.1086/176581 . arΧiv:astro-ph/9509100
  10. Cochran, A. L. (1998). "The Calibration of the Hubble Space Telescope Kuiper Belt Object Search: Setting the Record Straight", gazeto : Astrophysical Journal Letters, volumo : 503, numero : 1. COI:10.1086/311515
  11. Brown, Michael E. (1997). "An Analysis of the Statistics of the Hubble Space Telescope Kuiper Belt Object Search", gazeto : Astrophysical Journal Letters, volumo : 490, numero : 1. COI:10.1086/311009
  12. Jewitt, David C. (1996). "The Mauna Kea-Cerro-Tololo (MKCT) Kuiper Belt and Centaur Survey", gazeto : Astronomical Journal, volumo : 112, numero : 3. COI:10.1086/118093
  13. First X-Rays from a Comet Discovered. Alirita 2006-03-05.
  14. Interaction model – Probing space weather with comets. arkivita el la originalo je 2006-02-13. Alirita 2009-04-26.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • * (1997) Comet. ISBN 9780747276647. 
  • (1997) Comets, Popular Culture, and the Birth of Modern Cosmology. Princeton University Press. .
  • Brandt, J.C. kaj Chapman, R.D.: Introduction to comets, Cambridge University Press 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]