Fred Lawrence Whipple

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fred Lawrence Whipple

Fred Whipple en 1927
Fred Whipple en 1927

Persona informo
Nomo Fred Lawrence Whipple
Dato de naskiĝo 5-a de novembro 1906
Loko de naskiĝo Red Oak
Dato de morto 30-a de aŭgusto 2004
Okupo
Aĝo je morto 97
v  d  r
Information icon.svg

Fred Lawrence Whipple (naskiĝis la 5-an de novembro 1906 en Red Oak, mortis la 30-an de aŭgusto 2004) estis usona astronomo Li estas konata por artiko aperita en Astrophysical Journal de 1950 en kiu li proponis la modelon de la "malpura neĝa bulo" por la kometa kerno.

Trafita de poliomjelito, li devis rezigni sportan karieron. Li lernis en la Occidental College de Los-Anĝeleso, kaj pri matematiko, en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. Li fakiĝis pri astronomio kaj li ricevis sian doktorecon pri tio en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley en 1931. En tiu universitato, li kunlaboris pri la kalkulo de la orbito de Plutono, freŝe malkovrita astro.

Li eniris en la en Observatorio de la Universitato Harvard en 1931 kaj studis la trajektoriojn de la meteoroidoj, konfirmante ke ili venas de la sunsistemo prefere el la interstela spaco.

En 1933 li malkovris la periodan kometon 36P/Whipple kaj la asteroidon 1252 Celestia. Li (kun)malkovris kvin aliaj ne-periodajn kometojn, inter kiuj C/1932 P1 Peltier-Whipple, sendepende remalkovrita de la amatora astronomo Leslie Peltier.

Dum la dua mondmilito, li eltrovis aparaton pro distondi foliojn da stano en folietoj utiligataj por konfuzigi la malamikajn radarojn.

Li eltrovis ankaŭ "ŝirmilon kontraŭ meteoroidoj" tiel nomata "Wipple Ŝildo", kiu protektas la kosmajn veturilojn, forvaporiĝante la malgrandajn meteoroidojn.

Li estis direktoro de la Smithsonian Astrophysical Observatory de 1955 ĝis 1973.

Li antaŭpensis la epoko de la artefaritaj satelitoj kaj kreis la teamon "Moonwatch" por sekvi ilin. Tiu teamo estis la ununura preta je observi ilin kiam Sovetunio neatendite lanĉis Sputnik 1 en 1957.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis :

Oni donis lian nomon al :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)
  2. Bruce-Medaluloj: Fred Lawrence Whipple (angle)
  3. JPL Small-Body Database Browser 1940 Whipple (1975 CA) (angle)
  4. Fred Lawrence Whipple Observatory (FLWO) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]