Haleja kometo
El Vikipedio
La Haleja kometo (aŭ Kometo (de) Halley) reaperos en 2061. Ĝi ankaŭ aperis en la jaroj (inter aliaj) -239, -11, 66, 451, 1066, 1456, 1531, 1607, 1682, 1759, 1835, 1910 kaj 1986.
La brita astronomo Edmond Halley ne malkovris la kometon -- multaj vidis la kometon tra la epokoj. Ĝi eĉ aperis en pentraĵo de Giotto kaj en la Tapeto de Bayeux de 1066. Sed Halley rekonis, ke la multaj aperoj estas de unu sama kometo en orbito ĉirkaŭ la Suno. Per la nova teorio de gravito de Isaac Newton, Halley kalkulis la orbiton kaj en 1705 antaŭdiris, ke la kometo revenos je 1758. Ĝi reaperis je marto 1759. La orbito de kometo ne estas preciza afero, kiel la orbito de la Luno aŭ Tero, pro la gravita influo de la multe pli grandaj planedoj kaj la kadukiĝado de la kometo mem.
La koro de la kometo estas 16 x 8 x 8 km kaj plejparte estas bulo de akva glacio.
| Stelo | Suno |
|---|---|
| Planedoj | Merkuro · Venuso · Tero · Marso · Jupitero · Saturno · Urano · Neptuno |
| Nanplanedoj | Cereso · Plutono · Eriso |
| Satelitoj | Tera · Marsaj · Jupiteraj (Ioo · Eŭropo · Ganimedo · Kalistoo) · Saturnaj (Titano) · Uranaj · Neptunaj (Tritono) · Plutonaj · Erisa |
| Aliaj objektoj | Asteroidoj · Centaŭroj · Kometoj · Meteoroidoj · Transneptunaj objektoj · Interplaneda polvo |
| Regionoj | Asteroida zono · Kujper-zono · Oorta nubo · Heliosfero |
| Vidu ankaŭ | Listo de la objektoj de la sunsistemo · Kronologio de malkovroj de planedoj de sunsistemo kaj ties naturaj satelitoj |

