Astronomia unuo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Astronomia unuo, mallonge AU, au aŭ ua, estas astronomia mezur-unuo por distancoj ene de stelaj aŭ stelaj-planedaj sistemoj. Ĝi proksimume egalas al la meza distanco inter Suno kaj Tero, pli precize al la duono de la granda akso de la tera orbito, kaj longas 149.597.870.691 ± 30 metrojn. Tio estas ĉirkaŭ 500 lumsekundoj aŭ iom pli ol 8 lum-minutoj.
Grava motivo por la uzo de tiu unuo estis, ke en tempoj, kiam ĝia valoro ne estis precize konata, ĝi ebligis tre precize indiki la sun-distancojn de aliaj planedoj, kalkuleblaj per la tria leĝo de Keplero.
Dum la 28-a ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio (fino de aŭgusto 2012 en Pekino), la astronomia unuo estis difinita kiel ekzakte valoranta 149 597 870 700 metroj[1][2].
Vidu ankaŭ [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ The astronomical unit gets fixed, el "Nature" (angle)
- ↑ RESOLUTION B2 on the re-definition of the astronomical unit of length. (angle)

