Naturaj satelitoj de Plutono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La plutona sistemo, fotita de kosmoteleskopo Hubble

Al la nanoplanedo Plutono estas gravite ligataj kvar aliaj korpoj : Karono, Nikso, Hidro kaj S/2011 P 1, kiujn oni nomas naturaj satelitoj de Plutono.

Tamen, kvankam Plutono estas la ĉefa korpo de la sistemo, la baricentro de la paro Plutono - Karono estas ekstera al la plutona globo : oni prefere parolas pri sistemo da korpoj, orbitantaj ĉirkaŭ komuna baricentro : la Sistemo de Plutono (aŭ Plutona Sistemo).

La paro Plutono - Karono estis foje tiel nomata duobla planedo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Orbitoj de la plutonsistemaj korpoj (montritaj en perspektivo)

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

La satelito plej proksima de Plutono, Karono, estis malkovrita de James W. Christy la 22-an de junio 1978. Tiu satelito estas, rilate al Plutono, pli granda ol ia ajn konata satelito (unu duono en diametro, unu okono en maso).

Nikso kaj Hidro, satelitoj nete pli malgrandaj, estis samtempe fotitaj per la kosmoteleskopo Hubble la 15-an de majo 2005 kaj malkovritaj de la astronoma teamo Pluto Companion Search, kiu anigis Hal A. Weaver, S. Alan Stern, Andrew J. Steffl, Marc W. Buie, William J. Merline, John R. Spencer, Eliot F. Young, Leslie A. Young kaj Max J. Mutchler[1].

Aliaj observoj per Hubble estis faritaj en februaro kaj marto 2006. Laŭ tiuj observoj, Plutono havus nenian lunon de diametro pli granda ol 12 km se ilia albedo estas tiu de Karono: 0,35 ; aŭ 40 km, se ili estus tiel malhelaj kiel la objektoj de la Kujper-zono, kun albedo de 0,04.

Eblaj ringoj, naskitaj de alfrapoj sur la malgrandaj lunoj[2], povas ĉirkaŭigi la plutonan sistemon.

En 2011 estis malkovrita la kvara luno prozivore nomita S/2011 P 1 (ankaŭ nomata S/2011 (134340) 1P4).

Estontaj esploroj[redakti | redakti fonton]

La plutona sistemo estas la celo de la kosmosondilo New Horizons. Lanĉita la 19-an de januaro 2006, ĝi proksimiĝos al Plutono la 14-an de julio 2015.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Du korpoj kun iometa masa diferenco ĉirkaŭ komuna baricentro

Plutono kaj Karono turnas, en orbitoj preskaŭ cirklaj kun orbita periodo de 6,387 230 tagoj (aŭ 6 tagoj, 9 h. 17 min. 36,7 sek.) ĉirkaŭ iliaj komuna baricentro, kiu situas ekstere de la globo de Plutono. Tiam, kiam Plutono estis rigardita kiel planedo, la sistemo Plutono - Karono estis tiel nomata "duobla planedo". La rotacioj de ambaŭ korpoj estas sinkronaj, tie estas, ke ĉiu korpo prezentas ĉiam la saman lateron al la alia.

Nikso kaj Hidro estas tre proksimaj de la orbita resonanco 1:4:6 kun la paro Plutono - Karono; Nikso estas je 2,7% dise de la resonanco kaj Hidro je 0,3%.

Kreiĝo de la Plutona sistemo pro alfrapo
- 1 Kujper-zona objekto kolizias la praan Plutonon
- 2 : kaj frakasas ĝin
- 3 : rompitaĵoj kaj polvoj estas elĵetitaj
- 4 : kaj formas ringon
- 5 : la rompitaĵoj aglomeriĝas en sfera korpo

La grandoj, do la masoj de Nikso kaj Hidro estas malbone konataj (ĉirkaukalkulataj laŭ videblaj magnitudoj). Laŭ, ke iliaj albedoj estus 0,35 (kiel Karono) aŭ 0,04 (kiel plej malhelaj objektoj de la Kujper-zono) ilaj grandoj varias inter 44 kaj 130 km[3].

Deveno[redakti | redakti fonton]

La kvar korpoj orbitas sur preskaŭ cirklaj orbitoj (kun malgrandaj discentreco) kaj kun malgranda orbitaj klineco, rilataj al la orbita ebeno de la paro Plutono - Karono.

Tiu reguleco igas neverŝajna la hipotezon pri kaptitaj asteroidoj.

Oni hipotezis, ke la Plutona Sistemo formiĝis sekve al kolizio kiu diserigis pli grandan korpon[4]. Tamen, Plutono estas unu el la plej ruĝaj objektoj de la sunsistemo dum Karono estas griza[5]. Nikso estas ankoraŭ pli ruĝa ol Plutono, kaj Hidro iomete pli griza ol Karono. Tiaj koloroj estas oftaj ĉe la Kujper-zonaj objektoj, sed iliaj kun-ĉeesto en sama sistemo estas neklarigebla per simpla alfrapo.

Listo[redakti | redakti fonton]

Nomo[6] Grando (km) Maso
(1021 kg)
Granda duonakso[7]
(km)
Rivoluperiodo[7]
(tagoj)
Discentreco[7] Orbita inklinacio Jaro de
malkovro
[6]
Malkovrinto(j)[6]
Plutono 2 306 ± 20 13,05 ± 0,07 2 390 6,387230 0.0022 1930 Clyde Tombaugh
Karono 1 205 ± 2 1,52 ± 0,06 19 571 ± 4 6,387230 0.0022 0,00° ± 0,014° 1978 James W. Christy
Nikso 44 al 130 < 0,005 48 675 ± 120 24,856 ± 0,001 0,002 0,04° ± 0,22° 2005 Max J. Mutchler
kaj al.[8]
Hidro 44 al 130 < 0,005 64 780 ± 90 38,206 ± 0,001 0,005 0,22° ± 0,12° 2005 Max J. Mutchler
kaj al.[8]
S/2011 P 1 13 al 34 32,1 ± 0,3 ≈ 0 ≈ 0 2011 Showalter, M. R
kaj al.



Plutonian system size.svg Moon PIA00302.jpg
La paro Plutono - Karono,
kaj iliaj satelitoj
Nia Luno je la sama skalo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IAUC 8625: S/2005 P 1, S/2005 P 2; 2005hh, 2005hi, 2005hj, 2005hk (angle)
  2. Ringoj da polvo kaj glacio eble ĉirkaŭus Plutonon kaj Ĉu Plutono havas ringoj ? (angle)
  3. Ĝeneralaj informoj pri du nove malkovrataj satelitoj de Plutono (angle)
  4. Simila deveno estas hipotezita koncernante la paron Tero - Luno
  5. Orbits and photometry of Pluto's satellites: Charon, S/2005 P1 and S/2005 P2 kaj The positions, colors, and photometric variability of pluto’s small satellites from HST observations: 2005-2006. S.A. Stern, M.J. Mutchler, H.A. Weaver, And A.J. Steffl. (angle)
  6. 6,0 6,1 6,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo - nanoplanedoj kaj ties satelitoj ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  7. 7,0 7,1 7,2 Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (angle)
  8. 8,0 8,1 De la teamo pri plutona satelita serĉo Pluto Companion Search, per la kosmoteleskopo Hubble.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]