Nikso (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikso
Satelito de Plutono
Arta bildigo de la satelitoj de Plutono.
Arta bildigo de la satelitoj de Plutono.
Historio
Malkovrintoj Pluto Companion Search Team
Dato de malkovro 15-a de junio 2005
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 48 708 km
Discentreco 0,0030
Klinangulo 0,195°
Periodo 24,856 ± 0,001 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 46-136 km
Maso 5×1016 – 2×1018 kg
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo Inter 33 kaj 55 K
Albedo Inter 0,04 kaj 0,35
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

23,7
23,38
v  d  r
Information icon.svg

Nikso (Plutono II) estas natura satelito de la nanoplanedo Plutono. Ĝi estis malkovrita, kun la alia luno Hidro, dum junio 2005, per la kosmoteleskopo Hubble. La malkovrintan teamon konsistigis Hal A. Weaver, S. Alan Stern, Max J. Mutchler, Andrew J. Steffl, Marc W. Buie, William J. Merline, John R. Spencer, Eliot F. Young kaj Leslie A. Young.

Ĝia oficiala nomo devenas el tiu de Nikso, diino de la nokto kaj malhelo laŭ la helena mitologio, kaj ankaŭ patrino de Ĥarono. La nomo estis anoncita per la cirkularo 8723 de la Internacia Astronomia Unio, per kiu la luno ankaŭ estis oficiale numerita Plutono II. La inicialoj de Nikso kaj Hidro memorigas pri tiuj de la usona kosmoesplorilo New Horizons, kiu vizitos la sistemon de Plutono dum 2015.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nikso estis malkovrita en fotoj faritaj la 15-an kaj la 18-an de majo 2005; ilin malkovris, sendepende unu de la alia, Max J. Mutchler (la 15-an de junio 2005) kaj Andrew J. Steffl (la 15-an de aŭgusto 2005). La malkovro estis anoncita la 31-an de oktobro 2005, kaj la du lunoj ricevis la provizorajn nomojn S/2005 P 1 (Hidro) kaj S/2005 P 2 (Nikso).

Orbitaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La orbito de Nikso estas cirkla, kaj samebena al tiu de Ĥarono. Ĝia revolua periodo, 24,9 tagoj, estas preskaŭ kvarono de tiu de Ĥarono; la du kvantoj tamen malsamas je 2.7%, tiel ke ne eblas postuli aktivan resonancon.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la diametro de la luno ne rekte mezureblas, ĝi supozeble valoras inter 46 kaj 137 kilometrojn, depende de la surfaca reflektiveco - ĉu simila al tiu de Ĥarono (35%), ĉu al tiu de la plej malhelaj kujperzonaj objektoj. Nikso ŝajnas esti malpli hela ol Hidro, kio supozigas, ke ĝi estas malpli granda.

En la malkovriga foto, Nikso estis 6300-oble malpli hela ol Plutono.