Fenomeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fenomeno estas tio ( objekto, fakto aŭ okazaĵo ), kion senso aŭ menso rekte ekkonas ( perceptas aŭ observas ). Ĝenerale fenomenoj estas la objektoj de la sensoj (ekzemple vido kaj aŭdo) kontraste al tio, kion ni ekscias per nia intelekto.
La greka verbo phainesthai ( ŝajniaperi ) ne indikas, ĉu la perceptaĵo diferencas de la aperaĵo. Tiel do en la etiko de Aristotelo la videble bona estas tio, kio al la homo ŝajnas esti bona, indiferente chu ĝi vere estas bona aŭ ne.
Postaj grekaj filozofoj distingis faktojn (fenomenojn) disde teorioj. Ĉi lastaj estis por ili instrumentoj por klarigi la faktojn. Tiu ĉi aliro, kiun ekde la 17a jarcento vaste alprenis la natursciencistoj por trovi klarigojn por la fenomenoj de la naturo, ankoraŭ hodiaŭ estas aktuala.(Legu ankaŭ sub: eksperimento).

En la moderna filozofio la vorto fenomeno estas en uzo pri kion la sensoj senpere perceptas antaŭ ol ia ajn juĝo okazas, tamen fenomeno neniam fariĝis faktermino inter la filozofoj, kvankam ili akceptis la nociojn fenomenalismo kaj fenomenologio.
La germana filozofo Immanuel Kant uzis en siaj verkoj la vorton Erscheinung, tradukebla per aperaĵofenomeno, ĝi estas la KANTa faktermino por la senpera objekto de la sensa intuicio, la nuda donitaĵo, kiu fariĝas objekto nur dum interpretado per la kategorioj substanco kaj kaŭzo. KANT metis ĝin en kontrasto kun la noumeno, aŭ la aĵo-estante-si-mem, al kiu ne aplikeblas la nomitaj kategorioj.