Immanuel Kant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Immanuel Kant
Kant sur pentrita portreto
Kant sur pentrita portreto
Plena nomo Immanuel Kant
Naskiĝo 22-a de aprilo 1724
Morto 12-a de februaro 1804
Skolo/tradicio kantismo, klerismo
Ĉefaj interesoj sciteorio, metafiziko, etiko, logiko, paco
Subskribo Autograph-ImmanuelKant.png
v  d  r
Information icon.svg

Immanuel KANT (1724 - 1804) estis germana filozofo kaj metafizikisto de Kenigsbergo kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kant estas la respondo al la skeptikismo de Hume kaj li ellaboris la filozofan surbazon de la nova scienca mondbildo.

La du ĉefaj verkoj de Kant estas Kritiko de Pura Racio (1781) kaj Kritiko de Praktika Racio (1788). En la unua li filozofas pri la naturo de scio, precipe scienca scio, kaj en la dua pri moralo kaj la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la animo.

1781: Kritiko de Pura Racio[redakti | redakti fonton]

Kant esploris la naturon de racia scio, scio sur la bazo de la faktoj de la mondo raportitaj de la sensoj, kaj niaj raciaj pensoj pri tiaj faktoj. Laŭ Kant, la faktoj, eĉ kun la helpo de racio, estas sensencaj, nekompreneblaj. La menso, tamen, povas komprenigi la mondon per la sensoj ĉar ĝi aplikis la ideojn de spaco kaj tempo, ideoj kiuj ne estas la produkto de fakto aŭ racio, sed estas interpreto de la menso. Senso sen interpreto estas sensenca.

Sed eĉ tia sistemo de racia scio — fakto, racio, antaŭjuĝa interpreto — estas tro limigita: ĝi nur povas kompreni kaj scii la ŝajnaĵojn de la mondo, kiun Kant nomis fenomenoj. La vera realo, aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio, li nomis noumenoj. Inter la noumenoj, la tri plej gravaj estas dio, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo. Ĉi tiuj restas ekster la scipotenco de racia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laŭ Kant, ne povas pruvi nek malpruvi la ekzistecon de Dio. Kant montras la raciajn difektojn de antaŭaj pruvoj de Dio (precipe tiu de Anselmo, Tomaso de Akvino kaj Kartezio). Simile, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo estas aferoj ekster la atingo de scienco, nun kaj por ĉiam.

Ĉi tiujn tri problemojn de metafiziko — Dio, libereco kaj senmorteco — Kant traktas en sia sekva kritiko, Kritiko de Praktika Racio.

1788: Kritiko de Praktika Racio[redakti | redakti fonton]

Kiel la filozofio de Kartezio komenciĝas per "Mi pensas...", tiu de Kant komenciĝas per "Mi devas...". Kie sensa kaj racia scio estas kondiĉa, limigita, specifa kaj malcerta, morala devo estas senkondiĉa, necesa kaj universala. Plue, morala devo estas rekte malkaŝita al la menso, per la voĉo de konscienco, ne malrekte per longa ĉeno de rezonado. Tial ĝi estas la certa fundamento de filozofio.

La principo, el kiu la moralo de Kant fluas, estas la senkondiĉa ordono:

Agu kvazaŭ la leĝo, laŭ kiu vi agas, fariĝus leĝo universala.

Ekzemple, "Ne ŝtelu" estas morala devo, ĉar se ĉiuj ŝtelas, ĉiuj efektive havas nenion, ĉar havado fariĝus malebla. La ordono aplikiĝas ne nur al homoj, sed al iu ajn inteligenta, racia estaĵo (eksterteranoj, robotoj, ktp).

De sia moralo, de praktika racio, Kant povis pruvi tion, kion li ne povis pruvi per pura racio, kiel implicitan en la naturo de moralo:

Libereco de volo[redakti | redakti fonton]

"Mi devas" kunportas, ke mi povas fari aŭ ne fari ion. Sen tia libereco, "Mi devas" kaj moralo ĝenerale fariĝus absurda.

Senmorteco de la animo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la animo ne povas plenumi la moralan devon en la nuna, karna, limigita vivo, tio implicas la ekzistecon de vivo por la animo post la morto de la korpo.

Ekzisteco de Dio[redakti | redakti fonton]

Moralo implicas, unue, iun tute perfektan bonon kaj, due, leĝodonanton. Tiu estas Dio.

Kvankam Kant estis kristano kaj kredis, ke kristanismo estas la plej vera religio, lia interpreto estis tre abstrakta kaj racia, emfazinte ĝian moralon kaj foriginte multe de ĝia historia esprimo. Ekzemple, Kant komprenis la Triunuon (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) kiel etikan aserton, ne kiel kosmologian aserton.

Influo[redakti | redakti fonton]

Kant estis influita de Christian Wolff, Lejbnico, Neŭtono, Hume kaj Rousseau.

Kant rekte influis Hegelon kaj aliajn de la skolo de germana idealismo, ankaŭ la post-Kant-ajn francajn idealistojn Charles Renouvier kaj Octave Hamelin.


Verko[redakti | redakti fonton]

(ne kompleta)

  • 1746: Gedanken von der wahren Schätzung der lebendigen Kräfte (Pensoj pri la vera taksado de vivaj fortoj)
  • 1755: Allgemeine Naturgeschichte und Theorie des Himmels (Ĝenerala naturhistorio kaj teorio de la ĉielo)
  • 1755: Meditationum quarundam de igne succincta delineatio (Disertacio pri fajro)
  • 1755: Neue Erhellung der ersten Grundsätze metaphysischer Erkenntnisse (Habilitation: Principiorum primorum cognitionis metaphysicae nova dilucidatio) (Nova klarigo de la unuaj bazoj de metafizikaj konoj)
  • 1756: Metaphysicae cum geometria iunctae usus in philosophia naturalis, cuius specimen I. continet monadologiam physicam (Latina disertacio, nomata ankaŭ mallonge Fizika monadologio)
  • 1756: Neue Anmerkungen zur Erläuterung der Theorie der Winde (Novaj rimarkoj pri la klarigo de la teorio de la ventoj.
  • 1762: Die falsche Spitzfindigkeit der vier syllogistischen Figuren (La malbona spriteco de la kvar silogistaj figuroj)
  • 1763: Versuch, den Begriff der negativen Größen in der Weltweisheit einzuführen (Provo enkonduki la terminon de negativaj grandoj en la mondsaĝecon)
  • 1763: Untersuchung über die Deutlichkeit der Grundsätze der natürlichen Theologie und Moral (Esploro pri la klareco de la fundamento de la naturaj teologio kaj moralo)
  • 1763: Der einzig mögliche Beweisgrund zu einer Demonstration des Daseins Gottes (La sole ebla pruvaĵo pri demonstracio de la esto de Dio)
  • 1764: Beobachtungen über das Gefühl des Schönen und Erhabenen (Observoj pri la sento de belo kaj sublimo)
  • 1764: Versuch über die Krankheiten des Kopfes (Provo pri la malsanoj de la kapo)
  • 1766: Träume eines Geistersehers, erläutert durch Träume der Metaphysik (Revoj de spiritvidanto, klarigitaj per revoj de la metafiziko)
  • 1770: Über die Form und die Prinzipien der sinnlichen und intelligiblen Welt (Latina disertacio: De mundi sensibilis atque intelligibilis forma et principiis; Pri la formo kaj principoj de la sensa kaj komprenebla mondo)
  • 1775: Über die verschiedenen Rassen der Menschen (Pri la diversaj rasoj de homoj)
  • 1781: 1-a eldono de Kritik der reinen Vernunft (Kritiko de la absoluta racio)
  • 1783: Prolegomena zu einer jeden künftigen Metaphysik, die als Wissenschaft wird auftreten können (Prolegomena pri ĉiu onta metafiziko, kiu povintus aperi kiel scienco)
  • 1784: Idee zu einer allgemeinen Geschichte in weltbürgerlicher Absicht (Ideo pri ĝenerala historio pro mondcivitana intenco)
  • 1784: Beantwortung der Frage: Was ist Aufklärung (Respondo al la demando: Kio estas klerismo) – libere atingelba ĉe DigBib.Org kaj Wikisource
  • 1785: Grundlegung zur Metaphysik der Sitten (Fundamento pri la metafiziko de etiko)
  • 1786: Metaphysische Anfangsgründe der Naturwissenschaft (Metafizikaj ekkialoj de naturscienco)
  • 1786: Mutmaßlicher Anfang der Menschengeschichte (Verŝajna komenciĝo de la homa historio)
  • 1787: 2-a, tre pligrandigita eldono de la Kritik der reinen Vernunft (Kritiko de absoluta racio)
  • 1788: Kritik der praktischen Vernunft (Kritiko de praktika racio)
  • 1790: Kritik der Urteilskraft (Kritiko de juĝkapablo)
  • 1793: Die Religion innerhalb der Grenzen der bloßen Vernunft (La religio ene de la limoj de nura racio)
  • 1793: Über den Gemeinspruch: Das mag in der Theorie richtig sein, taugt aber nicht für die Praxis (Pri la kutima diraĵo: Tio povintus esti ĝusta laŭteorie, sed ne taŭgas praktike)
  • 1794: Das Ende aller Dinge (La fino de ĉiuj aĵoj)
  • 1795: Zum ewigen Frieden (Al Eterna Paco). Filozofia plano
  • 1797: Die Metaphysik der Sitten (La metafiziko de etiko)
  • 1797: Über ein vermeintliches Recht, aus Menschenliebe zu lügen (Pri supozita rajto, mensogi pro homamo)
  • 1798: Der Streit der Fakultäten (La disputo de la fakultatoj)
  • 1798: Anthropologie in pragmatischer Hinsicht (Antropologio el pragmata vidpunkto)
  • 1800: Logik (Logiko) – verkita de la disĉiplo Jäsche laŭ prelegoj de Kant
  • 1802: Physische Geographie (Fizika geografio) – verkita de la disĉiplo Rink laŭ prelegoj de Kant
  • 1803: Über die Pädagogik (Pri pedagogio) – verkita de la disĉiplo Rink laŭ prelegoj de Kant

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Dorschel, Die idealistische Kritik des Willens: Versuch über die Theorie der praktischen Subjektivität bei Kant und Hegel, Hamburg: Meiner, 1992 (Schriften zur Transzendentalphilosophie 10). ISBN 3-7873-1046-0.
  • Giovanni B. Sala, La Cristologia nella "Religione nei limiti della semplice ragione" di Kant, en Rivista di Filosofia Neo-Scolastica, 96, 2-3, 2004, pp. 235-305.
  • Karl Vorländer, Immanuel Kant. Der Mann und das Werk (Immanuel Kant. La viro kaj la laboro), Leipzig: Meiner, 1924, 3. eldono Hamburg: Meiner, 1992, nova eldono Wiesbaden: Fourier, 2003

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]