Johann Gottfried Herder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Gottfried Herder
Statuo de Herder sur la Herder-placo en Vajmaro, antaŭ la Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo.

Johann Gottfried von Herder, nobeligita en 1802 (* 25-an de aŭgusto 1744 en Morąg; † 18-a de decembro 1803 en Vajmaro) estis germana poeto, tradukisto, teologo kaj histori- kaj kulturfilozofo. Iliaj skribaĵoj influis trege la Klasikon kaj la Romantikismon germanajn kaj kunfondis la sciencojn de lingvistiko kaj historiscienco en Germanlingvio.


Vivo[redakti | redakti fonton]

Herder studis ĉe la universitato de Kenigsbergo filozofion, i.a. ĉe Immanuel Kant. En 1764 li iris kiel instruisto kaj predikisto al Rigo kaj ekvojaĝis tra Eŭropo en 1769 sufiĉe longan tempon. Dum tio li ankaŭ konatiĝis kun Johann Wolfgang von Goethe en Strasburgo. Tiu renkonto havis grandajn efikojn por la pensmanieroj de ambaŭ geniuloj.

Herder plenumis diversajn ekleziajn oficojn kaj estis ekde 1776 en Vajmaro kie li deĵoris kiel Supera konsistoria konsilisto kaj Ĝenerala superintendanto. Post mallonga tempo Herder iĝis kun Goethe, Schiller kaj Wieland unu la plej gravaj personuloj de la intelektuala vivo en la urbo.

Lia plej grava frua verko estis Fragmente über die neuere deutsche Literatur (1766/67), kie li engaĝiĝis por memstara nacia literaturo sen troa ligiteco al modaj francaj kaj anglaj modeloj. En 1773 li prezentis kolekton de programaj skribaĵoj sub la titolo Von deutscher Art und Kunst kie troviĝis i.a. la grava priarkitektura eseo de Goethe Von deutscher Baukunst (unuafoje en 1772). Ĝi estis ankaŭ reĵetilo al ĉiaj sentoj de Sturm und Drang kaj ties francaj influoj postulante inkliniĝon al germanaj Mezepoko kaj popola poezio.

Per Von deutscher Art und Kunst la leganto estis atentigita je la verkoj de Ŝekspiro kaj Homero kiuj ekgravis por la sekvinta epoko de germanlingva literaturo. Herder evoluigis la ideon de "Popola spirito / Volksgeist" kiel kultura identigilo esprimita kaj esprimota per lingvo kaj literaturo.

Gravega por la komenco de germana lingviko (kaj kiel frua fundamenta verko ĝis hodiaŭ valora) estis la libro Über den Ursprung der Sprache (1772), kie lingvaj fenomenoj kaj la naturo homa interrilatigatas. Kvazaŭ majstroverko taksatas la kvarvoluma studaĵo Auch eine Philosophie der Geschichte zur Bildung der Menschheit (1784-91). Tie ĉi Herder provis montri science ke naturhistorio kaj historio de la homoj obeus al la samaj leĝoj; sekve oni povus harmoniigi kontraŭantajn homajn fortojn kaj la dominan naturon. La verko ne estis finita, tamen ĝi enhavas la centrajn historifilozofiajn ideojn de Herder.

En Briefe zur Beförderung der Humanität (1793-97) Herder plue priskribas ideojn filozofiajn koncernantajn historion kaj lingvofilozofion. Li priesploras tie ĉi i.a. kiom gravis nacia poezio por la kultura vojo de popolo. Antikvaj kaj kristanaj ideoj kunligatas kaj - kontraŭe al Goethe aŭ Schiller - propagandatas la aspekto klerisma-pedagogia de literaturaĵoj. Dum la lastaj vivojaroj Herder izoliĝis. En sia malfrua verkaro li interesiĝis kritike pri la filozofio de Immanuel Kant, ekz. en Kritik der reinen Vernunft (1799) aŭ Die Metakritik zur Urteilskraft (1800). Ambaŭ verkoj malfuroris inter filozofoj kaj kritikistoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ perdo de populareco la skribaĵoj de Herder kun siaj filozofiaj-sciencaj instigoj postvivis; ilia influo pri la literaturo de Romantiko ne povas esti troigita. Nova interpreto de Mezepoko kaj la ekinteresiĝo pri popola literaturo estas liaj meritoj. La en 1773 eldonita popolkantojkolekto Sammlung von Volksliedern iĝis modelo por Des Knaben Wunderhorn de Achim von Arnim kaj Clemens Brentano. Ankaŭ la Fratoj Grimm iel povas esti konsiderataj liaj spiritaj heredantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tekstoj