Rondo de Merck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rondo de Merck (germane: Merkscher Kreis, Darmstädter Kreis) estis literatura amikarrondo kies anoj kolektiĝis inter 1769 kaj 1773 en Darmstadt, Germanujo, ĉirkaŭ la tie vivanta verkisto kaj eldonisto Johann Heinrich Merck. Ĝi gravis por la naskiĝo de la t.n. sensiva stilo (Empfindsamkeit) ene de klerismo.

Membroj kaj celoj[redakti | redakti fonton]

Inter la daŭraj membroj nombriĝis Johann Gottfried Herder, Johann Wolfgang von Goethe (kromnomite Der WandererDer Pilger), Franz Michael Leuchsenring, la herder-a fianĉino Maria Karoline Flachsland (kromnomo Psyche) kaj la kortegaj damoj Henriette Alexandrine von Roussillon (kromnomate Urania) kaj Luise von Ziegler (kromnomo Lila). Pluse duone apartenis al ĝi multaj aliaj literaturaj gravuloj, kiel Friedrich Gottlieb Klopstock, Christoph Martin Wieland, Johann Wilhelm Ludwig Gleim, Sophie von La Roche, la fratoj Friedrich Heinrich kaj Johann Georg Jacobi, Johann Caspar Lavater kaj la artiste interesita kaj mecenata landgrafino darmstadta Karoline von Pfalz-Zweibrücken

La gemembroj flegis unue la rokoko-tipan kulton de amikeco, sensoj kaj naturŝato; aliaflanke oni ŝuldas al ili danke malferma engaĝiĝo pri la tuteŭropa literaturo en la tempo de Sturm und Drang la konatigo kaj legado kaj imitado de multaj poetoj, ekz. de William Shakespeare, Miguel de Cervantes, Francesco Petrarca, Jean-Jacques Rousseau, Laurence Sterne, Oliver Goldsmith, Samuel Richardson, Edward Young aŭ de la Ossian-intrigo. El tiaj literaturaj interesoj naskiĝis la unua eldono de la klopstock-aj Oden und Elegien (1771) kaj la traduko de Shakespeare kaj Anthony Ashley-Cooper Shaftesbury aŭ de eŭropaj popolpoezio en la germanan.

Goethe kaj la rondo en Darmstadt[redakti | redakti fonton]

Goethe – kiel ankaŭ Merck kaj Herder – utilgis la kunvenojn ofte por literaturkritikadeventoj. Tie ĉi Goethe laŭtlegis unuafoje el ankoraŭ neeldonita Faŭsto- kaj Götz-manuskriptoj. Liaj poemoj Wanderers Sturmlied, Der Wanderer, Felsweihegesang (an Psyche), Elysium (an Urania) kaj Pilgers Morgenlied (an Lila) senpere ĉerpis le travivaĵoj ene de la menciita rondo. Tamen la rilato inter la rondanoj kaj Goethe ne estis malkomplika. La membroj pli kaj pli distanciĝis en kontroversoj pri Jahrmarktsfest zu Plundersweilern (1774) pro estetikaj novaĵoj ĉe Goethe. Ankaŭ la kontraŭ Leuchsenring skribita farsa burleskaĵo Ein Fastnachtsspiel vom Pater Brey (1773) kaj Satyros oder Der vergötterte Waldteufel (presite en 1817) pli repuŝis Goethe de la aliaj. Ĉio tia baziĝas verŝajne sur kritiko de la tro sensiva Werther. Siajn travivaĵojn kaj tensiojn kun la darmstadt-aj sanktuloj li priskribis en la 12-a kaj la 13-a libro de Aus Dichtung und Wahrheit.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Valerian Tornius: Die Empfindsamen in Darmstadt. Studien über Männer und Frauen aus der Wertherzeit. Leipzig 1910
  • Hermann Pfeiffer: Goethe und Merck im Darmstädter Freundeskreis. Ein Gedenkbuch. Darmstadt 1932
  • Walter Gunzert: Darmstadt und Goethe. Darmstadt 1949
  • Lothar Baus: Goethes Musengöttin Urania alias Henriette Alexandrine von Roussillon. Homburg 1989. ISBN 3-925101-01-2
  • Christine Pezzoli-Bonneville: Vie intellectuelle et Lumières à Darmstadt entre 1770 et 1774. Baroque, Empfindsamkeit et Sturm und Drang. (Dissertation) Paris 2000

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Darmstädter Kreis en la germana Vikipedio.