Christoph Martin Wieland

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Wieland de Ferdinand Jagemann, 1805

Christoph Martin Wieland (* 5-a de septembro 1733 en Oberholzheim ĉe Laupheim; mortis en 20-a de januaro 1813 en Vajmaro) estis germana poeto, tradukisto kaj eldonisto de la epoko de klerismo.

Wieland estis – krom Gotthold Ephraim Lessing, Georg Christoph Lichtenberg kaj Immanuel Kant – la plej grava kaj rezonkapabla verkisto de la klerismo en la germanlingvaj landoj kaj la plej aĝa de la klasika kvaropo de Vajmaro (svd. ankaŭ Johann Gottfried Herder, Johann Wolfgang Goethe, Friedrich Schiller).

Eksteraj ligiloj [redakti]