Universitato de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la altlernejo.
Enirejo
Prelegejo Coelicum ĉe la teologia fakultato.
Biblioteka universitata
Libro de la Bibliotheca Amploniana, enkorpigita en la universitatan bibliotekon.
Fakultato de ekonomiko, juro kaj socialaj sciencoj
Filozofia fakultato
Fakultato por trejnado de pedagogoj
Administrada ejo.
Granda Aŭlo.
Parto de la kampuso.

La ‘’’Universitato de Erfurto’’’ estas moderna altlernejo en la turingia ĉefurbo. Ĝia rektoro estas Kai Brodersen, ĉ. 5.600 studentoj estas prizorgitaj de ĉ. 540 instruistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Erfurto estis fondita en 1389 kiel la tria universitato en la teritorio de hodiaŭa Germanio. Kelkaj konsideras eĉ la jaron 1379 fondiĝjaro. Por iom da tempo, ĝi estis la plej granda universitato en la lando. Kiam la urbo Erfurto iĝis parto de Prusio en 1816, la registaro fermis la universitaton post pli ol 400 jaroj. La historio de la malnova altlernejo estas firme ligita kun la Collegium maius.

En decembro 1993, la Turingia Landa Parlamento decidis reestabli la universitaton. La universitato estis oficiale refondita la 1-an de januaro 1994. Prelegoj komencis en vintra semestro de 1999/2000. Baldaŭ poste, la unua rektoro, Peter Glotz, politikisto socialdemokrata, forlasis la universitaton. La pozicio estis transprenita fare de Wolfgang Bergsdorf, konatulo de la turingia ministroprezidento Bernhard Vogel. En 2001, la seminario pedagogia (Pädagogische Hochschule Erfurt), fondita en 1953, iĝis parto de la universitato. Antaŭula altlernejo al tiu estis estinta la Pedagogia Akademio en la Regierungs-strato sub la estrado de s-ro Bruhn kun pli ol 200 studentoj, fondita en la 11-a de majo 1929. Ĝi fermitis jam en la 26-a de septembro 1931[1].

La 1-an de januaro 2003, kvara fakultato estis aldonita al la universitato, nome tiu de la romkatolika teologia, estinte antaŭe memstara. En la sama jaro, konstanta manko de financado kaŭzis i.a. vakajn katedrerojn. Tio kondukis al studentaj protestoj ĉie en Turingio. La universitatadministracio kaj diversaj komisionoj estis reformitaj kaj la situacio estis stabiligita.

La Universitato de Erfurto estas liber-arta universitato kun reforma kaj socikultura profilo. Interna liga reto inter ĉiuj fakultatoj kaj la Centro Max Weber daŭre kreas novigivan aliron al instruado (speciala mentoroprogramo) kaj esplorado (kun speciala mentora programo).

Kiel unu el la plej malnovaj kaj en la sama tempo plej junaj ŝtataj altlernejoj en Germanio, la Universitato de Erfurto ne konas iujn studadkotizojn. Ĝi estis la unua institucio de alta edukado, kiu ricevis familieman atestilon por dungantoj[2]. La antaŭurba kampuso igas ĝin vivanta parto de la ĉefurbo de Turingio, kun ĝiaj (ankoraŭ) relative malaltaj vivkostoj kaj ampleksaj kulturaj kaj libertemppasigilaj ofertoj.

Fakultatoj kaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Jen la kvin fakultatoj surloke:

  • Fakultato de edukado
  • Katolika teologio
  • Fakultato de artoj/filozofio
  • Fakultato jura, ekonomia kaj sociscienca
  • Centro “Max Weber” por progresintaj kulturaj kaj sociaj studoj
  • Esplorcentro
  • Artmetilernejo de Erfurto

Institucioj de speciala noto estas la jam menciita Centro “Max Weber” (Max Weber Center) kaj la Seminario “Willy Brandt” pri publika politiko (Willy Brandt School of Public Policy), kiu nomiĝis antaŭe Erfurt School of Public Policy (ESPP). Tie parto estas financita per kotizoj. La biblioteko universitata gastigas la faman Amploniana-kolekton de manuskriptoj de la mezepoko.

Maksimo de la altlernejo[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Erfurto foje estis konsiderita “reforma universitato” – kien enskribis sin kaj kie bakalaŭriĝis ankaŭ Martin Luther. Laŭ tiu tradicio la universitato klopodas havi fokusojn sur multidisciplinarecon, internaciecon kaj fortan mentoran sistemon, kvankam fakte la studentaro estas plejparte regiona. Tutnovaj kursoj kondukas al la nova titoligo de Bakalaŭro de artoj respektive de magistro prefere al la tradicia germana diplomito. Tio igis la erfurtan unu el la unuaj germanaj universitatoj tute efektivigantaj la t.n. bolonjan restrukturigprocedon por eŭropaj altlernejoj.

Grava fakultato kaj sola siaspece en Germanio estas la kursaro de ŝtatsciencoj (Staatswissenschaften), kie ofertas kune trejnadoj rilataj al ekonomiko, socisciencoj kaj juro.

Programaro, kursoj kaj reserĉado: titoloj akireblaj[redakti | redakti fonton]

Bakalaŭriĝo[redakti | redakti fonton]

  • Arto
  • Religia instruado (katolika)
  • Komunikada Scienco
  • Ekonomiko, juro kaj sociosciencoj - kun koncentriĝo je ekonomio
  • Ekonomiko, juro kaj sociosciencoj - kun koncentriĝo je juraĵoj
  • Ekonomiko, juro kaj sociosciencoj - kun koncentriĝo je socisciencĵoj
  • Instruadaj sciencoj
  • Instruado por specialaj lernejoj
  • Anglaj studoj
  • Germanaj studoj
  • Historio
  • Literaturaj studoj
  • Administrado
  • Matematiko
  • Muzikinstruado
  • Muzika mediacio
  • Filozofio
  • Instruado de gimnastiko
  • Instruado ĉe bazlernejoj
  • Religia instruado (protestanta)
  • Religiostudoj
  • Romanistiko
  • Slavaj studoj
  • Teknologio

Magistreco[redakti | redakti fonton]

  • Teologio katolika

Magistriĝaj kursoj[redakti | redakti fonton]

  • Studoj pri amaskomunikila konsumo de infanoj kaj adoleskantoj
  • Studoj pri komunikado
  • Ekonomiko, leĝo, kaj socisciencoj
  • Instruado ĉe bazlernejoj
  • Instrurado ĉe mezlernejoj
  • Instruado ĉe specialaj lernejoj
  • Instruado ĉe faklernejoj
  • Historio: Historio de la diversaj mondaj regionoj
  • Historio kaj sociologio/Antropologio de la Proksima Oriento
  • Literaturaj studoj
  • Filozofio
  • Psikologio
  • Religiostudoj (instruitaj en la angla)
  • Specialaj bezonoj kaj integrigo de handikapuloj
  • Teologio kaj ekonomio

Postedukaj magistriĝaj programoj[redakti | redakti fonton]

  • Publika politiko (instruita en la angla)
  • Speciala instruado (Eduko por specialaj bezonoj)

Doktoriĝo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉe ĉiuj fakultatoj kiel ankaŭ la Centro “Max Weber” akireblas doktora grado.

Centro “Max Weber”[redakti | redakti fonton]

La Centro “Max Weber” pri progresintaj kulturaj kaj sociaj studoj estas esplorinstituto ĉe la Universitato de Erfurto. Ĝi "kombinas la funkciojn de instituto pri altaj studoj kaj gimnazio."[3]. Tre respektataj sciencistoj de pluraj malsamaj disciplinoj (sociologio, historio, filozofio, teologio, religio-studoj, juro kaj ekonomiko) estas nomumitaj kiel provizoraj uloj. Dum ilia restado en la Centro ili ne nur kompletigas sian propran esploradon, sed plie laŭsupoze kontrolas kaj gvidas doktoriĝantajn kaj doktoriĝintajn studentojn. La fokusoj reserĉadaj de la Centro temas pri: “religio, sciencoj kaj juro kiel interpretadmezuriloj kaj gvidiloj; interŝanĝoj inter kulturoj, sociaj ordoj kaj pensmanieroj dum radikala ŝanĝiĝo; interŝanĝoj inter normigaj, precipe etikaj temkompleksoj.”[4]

Sekvante Wolfgang Schluchter, kiu estis la dekano de la Centro ekde ĝia fondo en 1998, la fama sociologo Hans Joas iĝis profesoro kaj la nova dekano en 2002. Komence de 2011 Joas estis nomumita permanenta membro (‘’permanent fellow’’) ĉe la frajburga Instituto por progresintaj studoj (Freiburg Institute for Advanced Studies - FRIAS), sed restis rilata membro de la Centro kaj porparolanto de la esplorgrupo Religia individuigo en historia perspektivo.[5] [6] En majo Wolfgang Spickermann estis nomumitaj kiel intertempa dekano de la Centro.

En 2008 la Germana konsilio de sciencoj ‘’(Wissenschaftsrat)’’ distingis la Centron kiel unu el nur naŭ "elstaraj" sociologiaj esplorinstitutoj el pli ol 250 en Germanio[7]. De 2010 ekzistas debato ĉirkaŭ la estonteco de la Centro, precipe koncerne la gradon de ĝian aŭtonomion, pri kio raportis multaj gazetoj[8].

En 2012 unu el la plej eminentaj ano de la Centro, la religiscienca akademiulo Jörg Rüpke, estis nomumita membro de la ‘’Wissenschaftsrat’’[9].

Kelkaj famaj anoj de la Centro estas/estis:

  • la sociologoj Hans Joas kaj Wolfgang Schluchter,
  • la historiistoj Michael Borgolte kaj Wolfgang Reinhard,
  • la religiscienc-fakuloj Hans G. Kippenberg kaj Jörg Rüpke,
  • la teologoj Hermann Deuser kaj Friedrich Wilhelm Graf,
  • la ekonomiistoj Hans G. Nutzinger kaj Gert G. Wagner,
  • la juristoj Winfried Brugger kaj Horst Dreier,
  • la filozofoj Johann Arnason kaj Theo Kobusch.

Kelkaj famaj alvojaĝantaj nedaŭraj akademiuloj estis la sociologo Shmuel N. Eisenstadt (1998, 1999, 2000, kaj 2001), la sociologo Toby Huff (2000), la indologo Sheldon Pollock (2001), la historiisto Paolo Prodi (2007-2008), la historiisto Dan T. Carter (2009), kaj la sociologo Paul Lichterman (2009)[10].

Diplomiĝaj kursoj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika Teologio
  • Islamaj Studoj
  • Publika politiko

Doktoriĝaj kursoj[redakti | redakti fonton]

Koncerne doktoriĝon, la erfurta universitato malfermis bonvenige siajn portojn por kandidatiĝon al diversaj disciplinoj kaj al multaj esploristoj el la tuta mondo.

Someraj kursoj[redakti | redakti fonton]

  • Internacia somera kurso por germanaj lingvo, literaturo kaj kulturo
  • SomerA kurso "Musulmanoj en la okcidento"
  • Somero-programo pri komunikado (SPICO)
  • Internacia lernejo printempa

Esplorgrupoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Jen la esplorteamoj de la erfurta doktora kaj postdoktoriĝa programo (EP):

  • Communication and Digital Media (COMDIGMED): ĝi estas interfaka kaj internaci-skala integriĝinta unuiĝo de esploristoj. Tiu projekto subtenos la esploraktivecojn de siaj membroj en la kampo de komunikadscienco, instrua scienco, psikologio kaj socioscienco.
  • Center for Empirical Research in Economics and Behavior (Cereb): oni esploras pri la ebla modeligado de homa konduto en decidoj, la dezajno de sociaj institucioj, la elekto de profesio kaj aliaj longdaŭraj memgvidadprocesoj.
  • Religion in modernization processes: por evoluigi novajn komprenojn de la rolo de religio en modernigoprocesoj.
  • Human Dignity and Human Rights: por laborigi junajn esploristojn en la Centro kaj la Universitato de Jena per kreado, evoluo kaj apliko de la centra valoro de moderna epokoj: la humaneco.
  • Proficiency: traktas la apogon al lingvorego. Tiuj estas ĉiuj lingvomodalecoj (legado, aŭskultado, skribado, parolado) iliaj akiroj ĉe unua aŭ dua lingvo. .
  • Texte. Zeichen. Medien.: ĝia profilo estas de transfilologia kaj interfaka naturo de la temokomplekso de tekstoj, simboloj kaj amaskomunikilaro.

Projektoj[redakti | redakti fonton]

Dum la somersemestro de 2003, projekta grupo estis formita en la universitato por partopreni en la National Model United Nations (NMUN) en Novjorko en aprilo 2004. La modelprojekto fariĝis regula, fare de studentoj organizita seminario ĉe la universitato. La diversaj grupoj ricevis plurajn premiojn por sia partopreno ĉe la konferenco en 2006, 2007, kaj 2008.

Bonkonataj eksaj universitatanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kleineidam, Erich: Universitas studii Erfordensis: Überblick über die Geschichte der Universität Erfurt im Mittelalter 1392-1521. parto 1: 1392-1460. 1964, 2. etendigita eldono Leipzig 1985. parto 2: Spätscholastik, Humanismus und Reformation: 1461 - 1521. 1969, 2. etendigita eldono Leipzig 1992. ISBN 3-7462-0603-0. parto 3: Die Zeit der Reformation und Gegenreformation, 1521 - 1632. Leipzig 1980. parto 4: Die Universität Erfurt und ihre theologische Fakultät von 1633 bis zum Untergang 1816. Leipzig 1981.
  • Almuth Märker: Geschichte der Universität Erfurt 1392-1816. (= Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, 1) Weimar 1993. ISBN 3-7400-0814-8
  • Gramsch, Robert: Erfurt - Die älteste Hochschule Deutschlands. Vom Generalstudium zur Universität. (= Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, 9) Erfurt 2012. ISBN 978-3-95400-062-3
  • Künzel, Walter: 600 Jahre Universität Erfurt - Vier Jahrzehnte Medizinische Akademie Erfurt. Festschrift der Medizinischen Akademie Erfurt aus Anlass der Erfurter Universitätsgründung 1392. Erfurt 1992.
  • Steffen Raßloff: 1389 - 1816 - 1994. Ein historischer Überblick. En: Campus, Zeitschrift der Universität Erfurt. Sonderausgabe zum 10-jährigen Bestehen der Universität Erfurt. Erfurt 2004 p. 6 sekv.
  • Steffen Raßloff: Universität Erfurt. Tradition und Gegenwart. En: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt 22 (2004), p. 13.
  • Fritz Wiegand: Szepter, Siegel und Ornate der ehemaligen Universität Erfurt, En: Harry Güthert (eld.): Festschrift zur Eröffnung der Medizinischen Akademie Erfurt, Erfurt 1954, p. 27-42.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. la interesajn detalojn pri la historio de pegagogista trejnado en Erfurto ĉe erfurt-web.
  2. Pri la atestilo.
  3. [1]
  4. La taskoj de la Centro.
  5. [2]
  6. [3]
  7. [4]
  8. [5]
  9. [6]
  10. [7]
  11. Book of Nature (1481-08-20). Alirita 2013-08-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]